Universa skala faktoro

La universa skala faktorokosma skala faktoro estas parametro de la ekvacioj de Friedmann, ĝi estas funkcio de tempo kiu prezentas la relativan elvolvadon de la universo. Ĝi donas interrilaton de la kunmovaj distancoj en elvolvanta universo kun la aktualaj distancoj je donita tempo.

l(t) = lp a(t)

kie l(t) estas la kunmova distanco je tempo (epoko) t;

lp estas la nuna distanco (je la tempo tp);
tp estas la nuna aĝo de universo 13,757±0,2598 da 109 da jaroj;
a(t) estas la universa skala faktoro.

La universa skala faktoro estas sendimensia, kaj ĝia nuna valoro egalas al 1: a(tp) = 1.

La evoluo de la universa skala faktoro estas dinamika demando, difinita per la ekvacioj de ĝenerala relativeco, kiu estas prezentitaj ĉe loke izotropa, loke homogena universo per la ekvacioj de Friedmann.

La parametro de Hubble estas difinita per tempa derivaĵo de la universa skala faktoro:

Ruĝenŝoviĝo z(t) de lumo eligita je tempo t estas ligita kun la universa skala faktoro kiel

Eksteraj ligiloj redakti