Universala lingvo

hipoteza aŭ historia lingvo parolata kaj komprenata de la tuta aŭ plejparto de la monda loĝantaro
Vidu ankaŭ Universala lingvo (apartigilo)

Universala lingvo povas rilati al hipoteza aŭ historia lingvo parolata kaj komprenata de la tuta aŭ plejparto de la monda loĝantaro. En iuj kuntekstoj, ĝi rilatas al komunikilo, dirita esti komprenata de ĉiuj vivaĵoj. Ĝi eble estas la ideo de internacia helplingvo por komunikado inter grupoj parolantaj malsamajn unuajn lingvojn. En aliaj konceptoj, ĝi eble estas la ĉefa lingvo de ĉiuj parolantoj, aŭ la sola ekzistanta lingvo. Iuj religiaj kaj mitologiaj tradicioj asertas, ke iam estis unu universala lingvo inter ĉiuj homoj, aŭ dividita de homoj kaj supernaturaj estaĵoj.

La Babela turo, kiu laŭ la rakontaro de la juda Biblio (la Tanaĥo) perdigis al la homaro la universalan lingvon

En aliaj tradicioj, ekzistas malpli da intereso al aŭ ĝenerala deklino de la demando. Ekzemple, en Islamo la araba lingvo estas la lingvo de la Korano, kaj tial universala por islamanoj. La skriba klasika ĉina lingvo estas ankoraŭ vaste legata sed prononcata alimaniere de legantoj en Ĉinio, Vjetnamio, Koreio kaj Japanio; dum jarcentoj ĝi estis fakta universala literatura lingvo por larĝa kulturo. Sammaniere sanskrito en Barato kaj Nepalo, tamila en Barato kaj Srilanko kaj palia en Srilanko kaj en landoj de Teravado en Sudorienta Azio (Birmo, Tajlando, Kamboĝo), estis literaturaj lingvoj por multaj por kiuj ili ne estis ilia gepatra lingvo.

Kompareble, la mezepoka latina efektive estis universala lingvo de intelektuloj en la mezepoko, kaj la lingvo de la Vulgata Biblio en la regiono de katolikismo, kiu kovris la plej grandan parton de Okcidenta Eŭropo kaj partojn de Norda kaj Centra Eŭropo.

Pli praktike, komercaj lingvoj, kiel la antikva kojnea greka, povas esti vidataj kiel speco de "reala" universala lingvo, uzata por komerco.

En historia lingvistiko, la termino monda pralingvo rilatas al la ideo, ke ĉiuj parolataj homaj lingvoj devenas de unu praula lingvo parolata antaŭ multaj miloj da jaroj.