Universala lingvo (Keyser)

La Universallingvo (Universalspråket) estas speciala apriora lingvo, ellaborita de la sveda komodoro (kommendörskapten) kaj reformemulo Klas Teodor Gustaf Keyser (1823-1904) kaj publikigita en iom modifita formo de lia filo Alban Keyser (1861-1956) en sep kajeroj 1918-1926. Komuna subtitolo estas Utkast till vetenskaplig grammatik 'Skizo de scienca gramatiko', kaj krom skizo de la lingvo la publikaĵo enhavas detale ellaboritajn kritikajn vidpunktojn rilate al la tiutempa lingvoscienco kaj lingvoinstruado.

La lingvo rezultis el ŝtreboj de Keyser konstrui lingvon, kiu estu pli bona ol la naturaj - kiu pli bone kongruu kun la prilingvaj idealoj imagitaj de Keyser. Al tiuj apartenas ĉefe klareco de la propozicioj (scienca gramatikeco) kaj ankaŭ fonetika klareco.

La universallingvo de Keyser ne estis konstruita por funkcii kiel interlingvo, sed ĉefrolis la imago, ke konstruita lingvo povas esti pli bona ol la naturaj, kaj la celgrupo estis ĉefe la svedoj. Oni povas klasigi la projekton de Keyser kiel filozofian lingvon, kune kun tiuj el la 17a jarcento, ekz. tiu de John Wilkins, kaj alispecaj el la 20a jarcento, kiel la loglan. La lingvo de Keyser estas proksima al tiu lasta grupo. Li ne alŝtrebis sisteman klasigon de konceptoj kiel Wilkins, sed jes klarecon de la propozicioj kaj de la parolo.

Fonetismo redakti

La universallingvo apartas i.a. pro sia fonemsistemo, kiu formiĝis laŭ la Keyseraj imagoj pri ideala tia. La parolsonoj devas esti tiom multaj kiom estas bezonataj kaj ili estu pli idealaj ol en ĝis nun konataj lingvoj (tiel dirite en la fonologia parto)..

Ekzistas 12 vokaloj. Ĉiu el tiuj povas esti mallonga aŭ longa kaj havi altan aŭ malaltan tonon. La vokalsistemo estas plilarĝigita vario de tiu de la sveda lingvo.

Vokaloj (fonetikaj simboloj)

i y ʉ u
e ø ɵ o
ɛ œ ɔ
ɑ

Male al la vokaloj, la nombro de la konsonantoj estas modera. Ili estas 11, kaj laŭ la detala fonetika rezonado de Keyser, ili ne estu rigardataj kiel apartaj parolsonoj, sed kiel modifoj de la vokaloj. Ekzistas unu ”aspira modifo” (f [h]) kaj dek ”plozivaj modifoj”, inter kiuj Keyser distingas tri gradojn de forteco.

Konsonantoj, nomataj modifoj (fonetikaj simboloj)

Labiala Dentala Palatala Velara Glottal
Altgrada modifo (senvoĉa plozivo) p t c k
Mezgrada modifo (voĉa plozivo) b d g
Malaltgrada modifo (alproksimanto) v l j h

Kiel skribsignoj uziĝas en la universallingvo ordinaraj kaj turnitaj latinaj literoj minusklaj. Ties sonvaloroj tamen nur escepte similas al tiuj en ekzistantaj skriblingvoj.

Literoj, interkrampe ties prononco

u [ʉ], o [u], ɯ [o], n [œ], v [ɵ], m [ɔ], a [ɑ], s [ɛ], e [e], c [i], w [ø], r [y],

f [h], p [p], d [b], t [v], ɥ [t], h [d], k [l], turnita l [c], l [j], q [k], b [ɡ].

En akcentitaj silaboj, la tonalteco indikiĝas per aparta signo, ɪ por alta kaj ɪ por malalta. Tiuj metiĝas antaŭ la signo por la vokalo se tiu estas longa kaj post ĝi se mallonga.

Ĉiu silabo estas de la tipo konsonanto – vokalo. Senmodifa [ɔ] tamen uziĝas kiel partikulo.

Morfologio redakti

Ankaŭ rilate al la vortklasoj, la sistemo de Keyser karakteriziĝas de originaleco. La vortoj de la universallingvo ne estas substantivoj, adjektivoj, verboj, ktp), sed distingiĝas la klasoj denotativ (kun ses subklasoj), kopula (du tipoj) , kaj kontraktiv (kun tri subklasoj). Krome distingiĝas ”determinantoj”, ”definitivoj” kaj ”prepozitivoj”.

Vortordo redakti

Baza regulo estas, ke la modifanto sekvas la modifaton. Tio validas ne nur por adjektivoj kaj modifantaj frazoj (enkondukitaj per prepozicioj), sed ankaŭ por numeraloj, kiuj do aperas post la ĉefvorto.

Ekzempla propozicio redakti

∞ toqu- ba-poɥm tɪv łe poqv-bɪw ta kɪu: poɥm tahu deqa- ɥu:- qrbe ɥs 100 ∞

'Pli konvena partigo de la diurno ol la nuna estus ke diurno konsistu el centonoj nomataj ”novhoroj”.'

Skribe Fonetike Signifo
toqɪu vukʉ partigo
ba ɡɑ (prepozicio, de)
poɥɪm putɔ diurno
tɪv vǿː konvena
łe ce pli granda ol tiu de
poqv pukɵ 2partigo(?)
bɪw ɡǿː nun
ta esti
kɪu kʉ́: ke
poɥɪm putɔ diurno
tahu vɑdʉ konsistanta el
deqɪa bekɑ parto
ɥu nomata
qrbɪe kyɡe novhoro
ɥs (prepozicio)
100 100
.

("ł" uzata anstataŭ turnita "l".)

Uzado redakti

Ĉar frikativoj ne ekzistas kaj la fonotakso estas aparte simpla, la universallingvo taŭgas aparte por kantado kaj kriado kun retenita komprenebleco. Ne ŝajnas ke la lingvo iam utiliĝis praktike. La nura pli longa teksto kiu estas verkita en la universallingvo estas priskribo de kalendara kaj tempodivida reformo ankaŭ proponita de Keyser, kiu ja ne surprize ankaŭ ne estis kontenta kun la stato de la aferoj en tiu kampo. El tiu devenas la donita ekzempla propozicio.

Literaturo redakti

K. T. G. Keyser: Universalspråket: utkast till vetenskaplig grammatik / bearbetning av hans efterlämnade manuskript av Alban Keyser. (La universallingvo: skizo de scienca gramatiko / prilaboro de liaj postlasitaj manuskriptoj fare de Alban Keyser.) Stockholm: Svenska Andelsförlaget, 1918-1926. 400 paĝoj.

Vidu ankaŭ redakti