Universala lingvo (Lengua Universal) estas planlingvo proponita de hispano Pedro López Martinez en 1852. Ĝi estis aposteriora lingvo bazita sur latinidaj lingvoj. Ĝia gramatiko estas naturalisma kaj neregula.
Julián Velarde Lombraña (1987), "Proyectos de lengua universal ideados por españoles (1653-1954)", Taula. Quaderns de pensament (Palma de Mallorca) 7-8, p. 7-78 (p. 15-25). ISSN 0214-6657. (hispane)