Universala pastraro

Religio > Kristanismo > Protestantismo > Universala Pastraro


La pastrareco de la kredantaro estas grava protestanta doktrino, kiu diras, ke ĉiuj kredantoj estas egalaj, unuj al la aliaj; profesia pastraro estas konvena, sed ne necesa. Ĉiu kredanto povas legi kaj ĝuste interpreti la Biblion por si mem. La doktrino estis unuafoje predikita de Lutero. Pro la doktrino, protestantismo ne havas sacerdotojn.

Kulture, laŭ la weberiana skolo, la doktrino estas la origino kaj la plej forta subteno de demokratio en la okcidenta civilizo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.