Universitata Kliniko de Aachen

La Universitata Kliniko de Aachen disponas pri la plej granda malsanuleja konstruaĵo de Eŭropo. Ĝi troviĝas en la okcidento de Aachen en la urboparto Seffent-Melaten.

Universitata Kliniko de Aachen
emblemo
universitata hospitalo
Komenco 1985 vd
Geografia situo 50° 46′ 35″ N, 6° 2′ 37″ O (mapo)50.7763888888896.0436111111111Koordinatoj: 50° 46′ 35″ N, 6° 2′ 37″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Laurensberg
Universitata Kliniko de Aachen (Germanio)
Universitata Kliniko de Aachen (Germanio)
DEC
Universitata Kliniko de Aachen
Universitata Kliniko de Aachen
Map
Universitata Kliniko de Aachen
Membro de Verband der Universitätsklinika Deutschlands vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Aspekto de fasadoparto

Historio redakti

En la jaro 1966 la urba malsanulejo (Städtische Krankenanstalten) de Aachen transformiĝis je Medicina Fakultato, kiu leviĝis je la rango de universitata kliniko. La areo de la malnova kliniko ja estis larĝa, tamen la plej granda parto de la departementoj funkciis en pavilonoj. La malsufiĉa spaco kaj kreskanta nombro de pacientoj necesigis novan konstruaĵon.

Ties konstruado komenciĝis en 1972 kaj daŭris dum preskaŭ 10 jaroj. Dum la konstruo oni konstatis ke la grundo estis tro mola por porti la kompleton de la planita konstruaĵo. La sekvo estis rezigno pri la realigo de kelkaj supraj etaĝoj. Tiutempe oni tamen jam finkonstruis la liftokernojn ĝis plena alteco, el kio rezultas iom bizara aspekto de la malsanulejo. Ĝi ne similas al tipa malsanulejo. Tio ankaŭ validas por la interno, kie dominas verdaj koloroj kaj nekaŝitaj kondukiloj.

Post poioma ekfunkciigo okazis solena malfermo la 21-an de marto 1985.

La pavilonojn de la malnova malsanulejo oni malkonstruis. Samaloke nun troviĝas parko.

En la jaro 2005 tie laboras ĉirkaŭ 70 profesoroj, 1.300 sciencaj kaj 5.000 aliaj kunlaborantoj en 33 klinikoj, 21 institutoj kaj en la administro.

Literaturo redakti

  • Ekkehard Winn: Das Klinikum Aachen. Baugeschichte und Analyse.

Eksteraj ligiloj redakti