Universitato Corvinus de Budapeŝto

La Universitato Corvinus de Budapeŝto (hungare Budapesti Corvinus Egyetem[1]) estas unu el la plej grandaj universitatoj de Budapeŝto.

Universitato Corvinus de Budapeŝto
universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Scientia mea – adiutor meus
Mia scio estas mia helpanto
Informoj
fondodato 1948
lingvo(j) Hungara lingvo
Situo
Geografia situo 47° 29′ 10″ N, 19° 3′ 29″ O (mapo)47.48611111111119.058055555556Koordinatoj: 47° 29′ 10″ N, 19° 3′ 29″ O (mapo)
lando Hungario
urbo Budapeŝto, Hungario
Nombroj
nombro de studentoj 11 500
adreso 1093 Budapest, Fővám tér 8.
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Global Alliance in Management Education
• European Master of Public Administration Consortium
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
Universitato Corvinus de Budapeŝto (Budapeŝto)
Universitato Corvinus de Budapeŝto (Budapeŝto)
DEC
Universitato Corvinus de Budapeŝto
Universitato Corvinus de Budapeŝto
Map
Universitato Corvinus de Budapeŝto
vdr
La ĉefa domego de la universitato laŭ Danubo

Historio redakti

Ĝermo de la universitato estis ekonomia fakultato de Reĝa Universitato de Budapeŝto, kiu sendependiĝis en 1920. Oni fondis la Universitaton en 1948 sub nomo Hungara Ekonomia Universitato el kelkaj fakoj de Teknika Universitato József. En 1953 ĝi alinomiĝis post Karl Marx (Ekonomika Universitato Karl Marx). Post multfoja traorganizado, post 1991 portis ĝi la nomon Ekonomika Universitato de Budapeŝt (Budapesti Közgazdaságtudományi Egyetem). Dum la altlerneja, universitata integrado en 2000 ĝi estis kunfandita kun la Ŝtatadministra Altlernejo (Államigazgatási Főiskola) kaj baptiĝis kiel Budapeŝta Ekonomika kaj Ŝtatadministra Universitato (Budapesti Közgazdaságtudományi és Államigazgatási Egyetem). En 2003 oni aligis la budapeŝtajn fakultatojn de Universitato Reĝo Sankta Stefano de Gödöllő (Szent István Egyetem) (pli frue Ĝardenkulturika Universitato), post tio nomiĝis Universitato Corvinus de Budapeŝto (Budapesti Corvinus Egyetem).

 
Moderna konstruaĵo de la universitato

La elstaraj profesoroj de la Universitato kunlaboris en prilaboro de la ekonomiaj reformoj de 1968.

George Bush parolis en la Universitato (1989?) antaŭ Marx-statuo kaj tiel li deklaris la venkon de la kapitalismo.

Rektoroj redakti

Famaj iamaj studentoj (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studentoj de Universitato Corvinus de Budapeŝto.

Instruistoj (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Instruistoj de Universitato Corvinus de Budapeŝto.

Studentoj, poste instruistoj (elekto) redakti

Ligoj redakti

  1. Study in Hungary: Corvinus University of Budapest. Arkivita el la originalo je 2017-01-04. Alirita 2014-05-08.