Universitato de Alĝero

universitato ĉe Alĝero, Alĝerio

La Universitato de Alĝero Benyoucef Benkhedda (arabe جامعة الجزائر – بن يوسف بن خـدة, Ǧāmiʿat al-Ǧazāʾir; france Université d'Alger, ofte vokita Alĝero 1 Universitato) estas publika esplora universitato situanta en la ĉefurbo de Alĝerio, Alĝero. Ĝi estas la plej malnova kaj plej prestiĝa universitato en Alĝerio. Aperanta el serio de sendependaj institucioj en la 19a jarcento, ĝi estis organizita kiel universitato en 1909 kaj profunde reorganizita en 2009 kaj havas sep fakultatojn [1][2][3].

Universitato de Alĝero
universitatopublika universitato
Informoj
fondodato 1909
Situo
Geografia situo 36° 46′ 15″ N, 3° 3′ 20″ O (mapo)36.77083.05542Koordinatoj: 36° 46′ 15″ N, 3° 3′ 20″ O (mapo)
lando Alĝerio
Nombroj
nombro de studentoj 100 827 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Mediteraneaj Universitatoj
• Asocio de Afrikaj Universitatoj
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
Universitato de Alĝero (Alĝerio)
Universitato de Alĝero (Alĝerio)
DEC
Universitato de Alĝero
Universitato de Alĝero
Map
Universitato de Alĝero
vdr
Universitato Alĝero (1920)

La universitato poste estis nomita laŭ la alĝeria politikisto Benyoucef Benkhedda (1920-2003), kiu gvidis la provizoran registaron de la Nacia Liberiga Fronto de 1961 ĝis 1962 kaj studis en la universitato.

Historio redakti

La universitato estis fondita en 1909 dum franca kolonia regado kiel la unua universitato en franca Alĝerio (laŭ leĝo de la 30-a de decembro 1909). Ĝia fondiĝo estis la rezulto de serio da akademiaj klopodoj, el kiuj elstaras la leĝo de 1879, kiu establis la starigon de kvin fakaj lernejoj - medicino, apoteko, scienco, literaturo kaj juro [4]. Dum kaj post alĝeria sendependeco, la Universitato de Alĝero konservis siajn instruajn agadojn sed spertis multajn ŝanĝojn en sia organizo kaj strukturo [5].

Organizo redakti

La universitato estas la plej granda en la lando kaj havis proksimume 106,000 studentojn en 2007. Laŭ rektoro Hadjar en 2008, ĝi havis 115,452 aliĝintaj studentojn kaj 5,600 instruistojn.

Aktuale en 1998 ekzistis ses fakultatoj kaj aktuale en 2001 ekzistis sep fakultatoj. Ekde 2009, la universitato havis tri fakultatojn:

  • Fakultato de Juro, kun du sekcioj por publika juro kaj privata juro
  • Fakultato de Medicino, kun tri sekcioj de dentokuracado, medicino kaj apoteko
  • Fakultato de Islamaj Studoj, kun tri sekcioj de Kredo kaj Religio, Ŝario kaj Juro, Lingvo kaj Kulturo

Referencoj redakti

  1. University of Algiers/Benyoucef Benkhedda. enstructive.com. Arkivita el la originalo je 2 May 2013. Alirita 13 September 2013.
  2. University of Algiers – Benyoucef Benkhedda. africanseer.com. Arkivita el la originalo je 7 January 2021. Alirita 13 September 2013. Arkivigite je 2021-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
  3. University of Algiers. mediahex.com. Arkivita el la originalo je 13 September 2013. Alirita 13 September 2013. Arkivigite je 2013-09-13 per Archive.today
  4. The University of Algiers: Historical Survey. Africa 2 Trust. Access-date: 12 July 2021.
  5. Fleury, Georges. The Secret History of the Organisation De l'Armée Secrète Grasset, 2002.

Eksteraj ligiloj redakti