Universitato de Dubrovnik
La Universitato de Dubrovnik (kroate Sveučilište u Dubrovnik ; latine Universitas Studiorum Ragusina) estas ŝtata universitato en la kroata adriatika grandurbo de Dubrovnik , nuntempe kun proksimume 2,600 studentoj kaj 160 akademia kunlaborantaro [1]. Ĝi estis fondita en 2003 , igante ĝin la dua plej juna universitato en Kroatio post la Universitato Juraj Dobrila de Pula . La rektoro de la universitato estas Mateo Milković.
Universitato de Dubrovnik | ||
---|---|---|
universitato • eldonejo de malfermita aliro | ||
moto | Semper primus, sempre melior! Ĉiam unue, ĉiam pli bone! | |
Informoj | ||
fondodato | 1-a de oktobro 2003 | |
Situo | ||
Geografia situo | 42° 38′ 33″ N, 18° 6′ 10″ O (mapo)42.6424444418.10283333Koordinatoj: 42° 38′ 33″ N, 18° 6′ 10″ O (mapo) | |
lando | Kroatio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 2 600 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
| ||
La Universitato de Dubrovnik konsistas el sep fakultatoj kaj du kolegioj. Ĝi tre emfazas sian internacian orientiĝon kaj partoprenon en la Bolonja Procezo kaj la ERA [2].
Apud tiu ĉi universitato, ekzistas la Internacia Universitato de Dubrovnik.
Organizo redakti
La instruprogramo estas dividita en 7 fakultatojn.
- Fakultato de Akvo-Administrado
- Fakultato de Elektrotekniko kaj Komputado
- Fakultato de Ekonomiko
- Fakultato de Inĝenierio
- Fakultato de Oceanologio
- Fakultato de Telekomunikado
- Fakultato pri Monumenta Protekto
Referencoj redakti
- ↑ O sveučilištu (kroate). unidu.hr. University of Dubrovnik. Arkivita el la originalo je 18 September 2016. Alirita 2014-08-13.
- ↑ Broj studenata na javnim sveučilištima (kroate). azvo.hr. Agency for Science and Higher Education Croatia. Arkivita el la originalo je 2022-05-06. Alirita 2014-08-13.
Eksteraj ligiloj redakti
- University of Dubrovnik Website Oficiala retejo (kroate kaj angle)