Universitato de Esperanto

eduka projekto kaj retejo starigita en 2012
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Universitato de Esperanto estas projekto kolekti plenlongajn universitatajn kursojn, originale prezentitajn en universitatoj tra la mondo, filmitajn kaj poste en aparta retejo prezentitajn, kiel kursoj tute en la Internacia Lingvo Esperanto. Ĉiuj kursoj estis origine instruataj al studentoj kaj dum tio filmataj.

Celo redakti

La intenco estas, ke en evoluo de la projekto ĉiuj lecionoj estu haveblaj en interreto sub permesilo de Krea Komunaĵo (Creative Commons).[1] En esperant- kaj anglalingva prezento de la projekto en ties retejo estas elstarigata, ke "La kursoj estas ne pri Esperanto aŭ pri Esperanto kaj lingvistiko; la kursoj koncernu temojn de intereso ĝenerala al la akademia mondo: historio, filozofio, psikologio, sociologio, natursciencoj kiel biologio aŭ astronomio ktp."

Historio redakti

La unuaj universitataj kursoj okazis en januaro kaj februaro 2012 por celebri la 125-jaran datrevenon de Esperanto, kaj por kuncelebri la internacian jaron de Alan Turing. La unuaj du kursoj komplete filmitaj kaj enretigitaj estis instruataj en la projekto "Esperanto-Insulo", sur la insulo Hajnano de Ĉinio inter la 11-a de januaro kaj la 12-a de februaro 2012:

  • kurso de profesoro Federico Gobbo pri Historio kaj Filozofio de la Informadiko kadre de 20 lecionoj de po 2 horoj
  • kurso de profesoro Ron Glossop pri la temo Alfronti Militon same kadre de 20 lecionoj de po 2 horoj.
  • Intertempe aldoniĝis tria, komplete filmita kurso, de profesoro Amri Wandel pri Astronomio kaj Astrofiziko, kadre de 33 lecionoj de po horo.[2]

Kritiko redakti

Sole 1% de la lingvoj en la mondo estus uzataj en universitata edukado[3]. Organizi universitatajn kursojn en Esperanto estas granda defio[4] pro manko de sufiĉe da kursomaterialoj, reta vortaro kaj tekstaro kun scienca kaj teknika terminologiaro [5]. La Universitato de Esperanto ne sukcesis ĝis nun realigi ligilojn al aliaj bibliotekoj kaj fontoj kiuj rilatas al esperantlingvaj universitataj studoj[6] aŭ por transformiĝi en Distancan Esperanto-Universitaton[7][8].

Referencoj redakti

  1. el anglalingva prezento de la projekto en ties retejo
  2. el la esperantlingva prezento de la projekto en ties retejo
  3. (angla) Pieter C. Muysken, "Translation, Language Endangerment and Revitalization", En: Translingualism, Translation and Caribbean Poetry: Mother Tongue Has Crossed the Ocean, 2022, Amsterdam University Press. (En ĝi estas ankaŭ teksto pri Esperanto).
  4. (eo) Debato: Esperanto - Peranto de aliaj konoj
  5. (eo) Tradukado de sciencaj kaj teknikaj tekstoj
  6. (eo) Bibliotekoj kaj Universitato de Esperanto, 2017.
  7. (en) Adam ENG, Distance Esperanto University, YouTube
  8. (en, eo) Adam ENG, Kiel formi Distancan Esperanto-universitaton (DEU) ?

Eksteraj ligiloj redakti