Universitato de Esvatinio
La Universitato de Esvatinio (aŭ UNESWA; antaŭe konata kiel la Universitato de Swaziland aŭ UNISWA) estas la nacia universitato de Eswatinio [1].
Universitato de Esvatinio | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | Umculu Sisekelo Sesive (siSwati) La Sankta skribo estas la kolono de la nacio | |
Informoj | ||
fondodato | 1964 | |
Situo | ||
Geografia situo | 26° 28′ 57″ S, 31° 18′ 45″ O (mapo)-26.482431.3124Koordinatoj: 26° 28′ 57″ S, 31° 18′ 45″ O (mapo) | |
lando | Eswatinio | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 5 620 vd | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Afrikaj Universitatoj vd | ||
| ||
Historio redakti
La Universitato de Svazilando formiĝis de la Universitato de Bocvano, Lesoto kaj Svazilando (UBLS) formale konata kiel la Universitato de Basutoland, Bechuanaland kaj Svazilando (UBBS) kiu estis bazita en Lesoto inter 1964 ĝis 1975 [2]. Ĉi tiu universitato siavice evoluis el la Katolika Universitato-Kolegio Pius la 12-a en Lesoto.
Studo (1970) rekomendis la kreadon de sendependaj kampusoj en ĉiuj tri landoj. Ĉi tiu studo estis akceptita de ĉiuj registaroj.
La fakultato de Agrikulturo estis inaŭgurita fare de reĝo Sobhuza la 2-a la 8-an de septembro 1973 , daŭre parto de la UBLS.
En oktobro 1975 la kampuso estis retirita de UBLS kaj establita kiel la Universitato de Lesoto. Ĉi tiu fakto devigis la starigon de la Universitato de Bocvano kaj Svazilando en 1976 , kvankam la aŭtoritatoj de la du landoj lanĉis planon por pliigi la nombron de studentoj por pravigi poste la kreon de du sendependaj institucioj. Tiu ĉi disiĝo finfine ekvalidis en junio 1982.
La universitato estis kreita kun kapitala kontribuo fare de Britio, Kanado, la Anglo-American Corporation de Usono kaj la svazia registaro en Kwaluseni, Manzini. Ĝi nuntempe havas tri kampusojn.
Kampusoj redakti
- Kwaluseni Kampuso: Situante sur Manzini -vojo.
- Luyengo Kampuso: fakultato de Agrikulturo.
- Mbabane Kampuso: fakultato de Sansciencoj.
Fakultatoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ University of Swaziland. Alirita 31 August 2015.
- ↑ . About UNISWA. UNISWA. Arkivita el la originalo je 2013-12-16. Alirita 29 January 2014.
Eksteraj ligiloj redakti
- (angle) University of Swaziland
- (angle) The library at the University of Swaziland
- Fratina lernejo: Taipei Kuraca Universitato Arkivigite je 2019-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Tajvano