Universitato de Helmstedt

universitato en Germanio

La Universitato de Helmstedt estis fondita en la 6-a de julio 1574, de Julio, duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (Julius Graf von Braunschweig-Wolfenbüttel, 1528-1589)[1], komence kreita por trejni protestantajn klerikojn por la ŝtato ĵuse kreita. Tamen ĝi ekfunkciis nur en la 15-a de oktobro 1576. En la 3-a de oktobro 1890 ĝi estis malfermita laŭ iniciato de Johannes von Müller (1752-1809)[2], direktoro de la publika instruado en la regno de Vestfalio. Ĝi estis la unua universitato de la duklando kaj unua protestanta universitato norde de la Sankta Romia Imperio, kiu rapide fariĝis la plej granda universitato en germana lingvo. La princoj de Wolfenbüttel tenadis la postenon kiel rektoroj, kaj la unua estis la dekdujara filo de Julio, Henriko Julio de Brunsvigo-Wolfenbüttel (Heinrich Julius von Braunschweig-Wolfenbüttel, 1564-1613)[3].

Universitato de Helmstedt
La Universitato de Helmstedt laŭ gravuraĵo de la 17-a jarcento far Matthäus Merian
La Universitato de Helmstedt
laŭ gravuraĵo de la 17-a jarcento far Matthäus Merian
universitato
Informoj
fondodato 1576
Situo
Geografia situo 52° 13′ 45″ N, 11° 0′ 31″ O (mapo)52.229311.0087Koordinatoj: 52° 13′ 45″ N, 11° 0′ 31″ O (mapo)
lando Germanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Helmstedt (Malsupra Saksio)
Universitato de Helmstedt (Malsupra Saksio)
DEC
Universitato de Helmstedt
Universitato de Helmstedt
Universitato de Helmstedt (Germanio)
Universitato de Helmstedt (Germanio)
DEC
Universitato de Helmstedt
Universitato de Helmstedt
Map
Universitato de Helmstedt
vdr
la eksa universitata halo Juleum de 1592

Komence, la universitato havis kvar fakultatojn pri teologio, juro, medicino kaj filozofio. krom la sep liberalaj artoj. La granda aŭditorio, nomata "Juleum Novum", estis starigita en 1592. En la 18-a jarcento, Helmstedt perdis sian gloron favore de la novaj universitatoj, kiel la Universitato de Göttingen.

Listo de eksaj universitatanoj redakti

Referencoj redakti