Universitato de Herzen

La Rusia Ŝtata Pedagogia Universitato de Herzen estas unu de plej gravaj pedagogiaj universitatoj en Rusio. Ĝi situas en Sankt-Peterburgo.

Universitato de Herzen
universitato • konstruaĵa komplekso
Informoj
fondodato 1797
Situo
Geografia situo 59° 56′ 2″ N, 30° 19′ 10″ O (mapo)59.9338888930.31944444Koordinatoj: 59° 56′ 2″ N, 30° 19′ 10″ O (mapo)
lando Rusio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Herzen (Sankt-Peterburgo)
Universitato de Herzen (Sankt-Peterburgo)
DEC
Universitato de Herzen
Universitato de Herzen
Map
Universitato de Herzen
vdr

Historio redakti

La historio de Rusia Ŝtata Pedagogia Universitato de Herzen havas pli ol 200 jarojn. Ĝi estis fondita en 1797 kiel Sankt-Peterburga Eduka Domo laŭ ordono de imperiestro Paŭlo la 1-a, kaj lia edzino Maria Fjodorovna iĝis ĝia patrono. La Eduka Domo havis multajn funkciojn kaj helpis tiel determini profesiajn, vivajn kaj sciencajn interesojn de junuloj. Tie oni solvis unufoje en Rusio problemojn de ŝirmo de la infaneco: oni kreis sistemon de senkosta pediatria helpo, de orfejoj, vilaĝaj lernejoj, infanĝardenoj kaj vartejoj. Tie naskiĝis ankaŭ la virina pedagogia edukado.

En 1918 oni kreis sur la bazo de Eduka Domo la Trian Petrogradan Pedagogian Instituton, kiu ricevis en 1920 la nomon de rusa pensisto Aleksander Herzen. Baldaŭ ĝi estis integrita kun la Unua Petrograda Pedagogia Instituto, kaj konvertita en Leningradan Ŝtatan Pedagogian Instituton de Herzen. La instituto diplomis ĉiujare milojn da instruistoj por novaj lernejoj. Dum Granda patriota milito ĝi estis evakuita en Kiŝtim (Uralo) kaj daŭrigis sciencan kaj instruan laboron. Post la milito ĝi iĝis la plej granda centro de preparo de pedagogoj en Sovetunio. En 1957 oni integris ĝin kun Leningrada Pedagogia Instituto de Pokrovskij.

La 21-an de januaro 1991 Leningrada Ŝtata Pedagogia Instituto estis konvertita en Rusian Ŝtatan Pedagogian Universitaton.

Nuntempe redakti

La ĉefa kvartalo de la universitato, kie situas plimulto da fakultatoj, lokiĝas en centro de Sankt-Petersburgo, apud Nevskij avenuo. Kelkaj konstruaĵoj estas arkitekturaj monumentoj, ekzemple la baroka palaco de grafo Razumovskij, en kiu estas nun la administra centro. Antaŭ ĝi staras monumento al pedagogo Konstantin Uŝinskij; interne en la konstruaĵo situas busto de Herzen mem. Certaj fakultatoj situas en aliaj lokoj de la urbo.

La blazono de universitato estas pelikano en blua fono kun ora bordero. Laŭ legendoj, tiu birdo nutras siajn infanojn per propra karno, kaj tial oni kalkulas ĝin kiel simbolon de ofero pro infanoj. La bildoj de pelikano ĉeestas sur kelkaj konstruaĵoj kaj pordegoj; oni elfaris ilin laŭ desegnaĵoj de Giacomo Quarenghi.

La nuna rektoro de universitato estas Valerij Pavloviĉ SOLOMIN; la prezidanto estas Gennadij Alekseeviĉ BORDOVSKIJ.

Strukturo redakti

  • 21 fakultatoj kaj 2 instruaj institutoj;
  • 89 preparaj direktoj de aspirantoj kaj doktorantoj;
  • 3 filioj (en urboj Volĥov kaj Viborg, samkiel en Dagestano);
  • pli ol 24000 rusiaj kaj alilandaj studentoj;
  • pli ol 100 katedroj (inkluzive katedron de Unesko);
  • kontraktoj pri kunlaboro kun fremdaj universitatoj kaj lernejoj en pli ol 30 landoj;
  • la Fundamenta Biblioteko de la imperiestrino Maria Fjodorovna;
  • geologia, anatomia, zoologia muzeoj;
  • muzeo pri la historio de universitato;
  • sporta centro, krea kaj libertempa centro, studenta teatro, teamo en KGS;
  • centro pri helpo je serĉo de laboro al studentoj kaj diplomitoj.

Apartaĵoj de la universitato redakti

Institutoj redakti

  • Instituto pri infaneco
  • Instituto pri nordaj popoloj

Fakultatoj redakti

  • Fakultato pri sekura vivado
  • Biologia fakultato
  • Geografia fakultato
  • Fakultato pri vidaj artoj
  • Fakultato pri fremdaj lingvoj
  • Fakultato pri informaj teknologioj
  • Fakultato pri korektanta pedagogio
  • Matematika fakultato
  • Muzika fakultato
  • Psikologia-pedagogia fakultato
  • Fakultato pri rusa lingvo kiel fremda
  • Fakultato pri sociaj sciencoj
  • Fakultato pri teknologio kaj negoco
  • Fakultato pri direktado
  • Fizika fakultato
  • Sporta fakultato
  • Fakultato pri homa filozofio
  • Kemia fakultato
  • Ekonomia fakultato
  • Filologia fakultato
  • Jura fakultato

Aldona edukado redakti

  • Centro pri laboro kun talentaj junuloj, pri altiro de abiturientoj kaj pri edukado antaŭ supera lernejo
  • Sankt-Peterburga supera lernejo pri traduko
  • Lingva centro

Eksteraj ligiloj redakti