Universitato de Karibio

La Universitato de Karibio aŭ en angla oficiale University of the West Indies estas publika universitata sistemo kun funkciado por 18 anglalingvaj landoj kaj teritorioj en Karibio: nome Angvilo, Antigvo-Barbudo, Bahamoj, Barbado, Belizo, Bermudo, la Britaj Virgulininsuloj, la Kajmanoj, Dominiko, Grenado, Gujano, Jamajko, Moncerato, Sankta-Kito kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento kaj la Grenadinoj, Trinidado kaj Tobago, kaj Turkoj kaj Kajkoj. Ĉiu el tiuj landoj estas ĉu membro de la Komunumo de NaciojBrita transmara teritorio. La celo de la universitato estas helpi "malfermi la eblojn por ekonomia kaj kultura kreskiĝo" en Karibio, tiele permesante plibonigon de la regiona aŭtonomeco. La Universitato estis origine instituciita kiel sendependa ekstera altlernejo de la Universitato de Londono.

Universitato de Karibio
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Oriens Ex Occidente Lux
Lumo leviĝas de la okcidento
Informoj
fondodato 1948
Situo
Geografia situo 18° 0′ 21″ N, 76° 44′ 48″ U (mapo)18.0058-76.7467Koordinatoj: 18° 0′ 21″ N, 76° 44′ 48″ U (mapo)
lando Jamaiko, Trinidado, Barbados
Nombroj
nombro de studentoj 49 092 vd (stato: 2016)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo
• Open Society University Network
• Asocio Universitata de Franclingvio vd
filioj
• University of the West Indies - Mona Campus
• University of the West Indies - Cave Hill Campus
• University of the West Indies St. Augustine Campus
• University of the West Indies Open Campus vd
Universitato de Karibio (Jamajko)
Universitato de Karibio (Jamajko)
DEC
Universitato de Karibio
Universitato de Karibio
Map
Universitato de Karibio
vdr

Ekde la komenco de la Universitato, studentoj kaj altlernejoj estis agnoskataj je fakoj game el artoj kaj sciencoj, al negocado, politiko, kaj sportoj. Elstaraj ĉu lernantoj ĉu instruistoj inkludas du ricevintojn de Nobel-Premio, 61 de premio Rhodes, 18 nunajn aŭ iamajn karibiaj ŝtatestrojn, kaj unu ricevinto de medalo en Olimpiko.

La universiato konsistas el tri fizikaj kampusoj ĉe Mona en Jamajko, St. Augustine en Trinidado kaj Tobago, Cave Hill en Barbado kaj la Malferma Kampuso. Estas satelitaj kampusoj en Mount Hope, Trinidado kaj Tobago, (Altlernejo de Medicinaj Sciencoj) kaj Montego Bay, Jamajko, kaj Centro por Hotela kaj Turisma Administrado en Nasaŭo (Bahamoj). La aliaj kontribuaj landoj estas servataj pere de la Malferma Kampuso kiu hevas fizikan ĉeeston kaj stabanaron ĉe ĉiuj el la 18 landoj.

Historio redakti

La universitato estis fondita en 1948 kiel kolegio de la Universitato de Londono, kun la celo plibonigi la akademian edukadon en la britaj transmaraj kolonioj. La unua kampuso estis malfermita en la urbo Mona, proksimume 5 km de Kingston, la ĉefurbo de Jamajko kaj estis estrita de Princino Alice, la lasta nepino de Reĝino Viktorio.La kampuso en Trinidado estis establita en 1960 surbaze de la Instituto de Tropika Agrikulturo kaj la kampuso en Barbado estis establitaj en 1963. 1962 la kolegio ricevis la statuson de sendependa universitato.

Fakultatoj redakti

  • Homarscienco kaj edukado - en ĉiuj kampusoj
  • Sociaj sciencoj kaj komerca administrado - en ĉiuj kampusoj
  • Medicino - en ĉiuj kampusoj
  • Leĝoj - en ĉiuj kampusoj
  • Scienco kaj Teknologio - Mona kaj Cave Hill
  • Manĝaĵo kaj Agrikulturo - Sankta Aŭgusteno
  • Inĝenieristiko - Sankta Aŭgusteno

Famaj diplomiĝintoj redakti

Nobelpremiitoj redakti

  • Profesoro Arthur Lewis (W. Arthur Lewis) - la 1979- datita Nobel- premion pri Ekonomiko (Skt. Lucia)
  • Derek Walcott - la 1992- datita Nobel -premion pri Literaturo (Skt. Lucia)
  • Profesoro Anthony Chen de la Interregistara Panelo pri Klimata Ŝanĝo, Nobel-premio pri paco en 2007 ( Jamajko )

Ŝtatestroj redakti

  • P. J. Patterson - ĉefministro de Jamajko
  • Owen Arthur - ĉefministro de Barbado
  • Keith Mitchell - ĉefministro de Grenado
  • Denzel Douglas - ĉefministro de Sankta-Kito kaj Neviso
  • Dean Barrow - ĉefministro de Belizo
  • Bruce Golding - ĉefministro de Jamajko
  • Colville Young - Guberniestro ĝenerala de Belizo
  • Portia Simpson-Miller - ĉefministro de Jamajko
  • Andrew Hollens - ĉefministro de Jamajko
  • Kamala Persad-Bisser - ĉefministro de Trinidado kaj Tobago
  • David Thompson - ĉefministro de Barbado
  • Paula May Weeks - Prezidanto de Trinidado kaj Tobago
  • Anthony Carmona - Prezidanto de Trinidado kaj Tobago

Gravuloj redakti

18° 00′ 11″ Nordo 76° 44′ 40″ Okcidento / 18.0029784 °N, 76.744566 °U / 18.0029784; -76.744566 (mapo)