Universitato de Sankta Karlo

La Universitato de Sankta Karlo (Filipine Pamatasan ng San Carlos, Cebue Unibersidad sa San Carlos, hispane Universidad de San Carlos, akronime USC) estas privata katolika universitato en Cebuurbo, Filipinoj. Ĝi estas prizorgita fare de la katolika pastra parokanaro Societas Verbi Divini, kaj disponigas edukon sur ĉiuj niveloj, de antaŭlernejo ĝis esploreduko. La universitato ekzistas en sia nuna formo ekde 1935, sed havas historion etendantan reen al la 16-a jarcento - tiam ĝi estis prizorgita fare de la jezuita ordeno [1].

Universitato de Sankta Karlo
privata universitato • katolika universitato
moto Scientia Virtus Devotio
Scienco Virto Sindonemo
Informoj
fondodato 1-a de aŭgusto 1595
Situo
Geografia situo 10° 17′ 58″ N, 123° 53′ 56″ O (mapo)10.299444444444123.89888888889Koordinatoj: 10° 17′ 58″ N, 123° 53′ 56″ O (mapo)
lando Filipinoj
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Sankta Karlo (Filipinoj)
Universitato de Sankta Karlo (Filipinoj)
DEC
Universitato de Sankta Karlo
Universitato de Sankta Karlo
Map
Universitato de Sankta Karlo
vdr
Universitato Sankta Karlo, kampuso Talamban.

La kolegio komenciĝis la 1an de aŭgusto 1595 kiel Colegio de San Ildefonso kaj de 1783 estis nomita Colegio de San Carlos; en 1948 ĝi ricevis universitatan statuson.

Organizo redakti

La universitato konsistas el ok fakultatoj kaj 27 sekcioj:

  • Fakultato de Juro
  • Fakultato de Artoj kaj Sciencoj
  • Fakultato de Flegado
  • Fakultato de Komerco kaj Ekonomiko
  • Fakultato de Edukado
  • Fakultato de Inĝenierio
  • Fakultato de Apoteko
  • Fakultato de Arkitekturo kaj Aplikataj Artoj

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti