Universitato de Tartu

universitato en Estonio

Universitato de Tartu (aŭ mallonge UT, estone nun Tartu Ülikool, historie komence latine Academia Gustaviana, de 1802 ĝis 1893 germane Kaiserliche Universität zu Dorpat respektive ruse Императорский университет Дерпта, Imperatorskij universitet Derpta) estas la plej granda kaj plej malnova universitato en Estonio. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.

Universitato de Tartu
Tartu Ülikool
historie Academia Gustaviana kaj Kaiserliche Universität zu Dorpat
publika universitatouniversitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1632
fondinto(j) Gustavo la 2-a Adolfo vd
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 58° 22′ 52″ N, 26° 43′ 13″ O (mapo)58.38111111111126.720277777778Koordinatoj: 58° 22′ 52″ N, 26° 43′ 13″ O (mapo)
lando Estonio
urbo Tartu , Estonio
Nombroj
nombro de studentoj
nombro de kunlaborantoj
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Atomium Culture
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
Koimbra Grupo
• Utrecht Reto
• Guild of European Research-Intensive Universities
• DataCite vd
filioj
• University of Tartu Museum
• University of Tartu Art Museum
• University of Tartu Pärnu College
• Narva College of the University of Tartu vd
jura formo juridical person in public law vd
Universitato de Tartu Tartu Ülikool historie Academia Gustaviana kaj Kaiserliche Universität zu Dorpat (Estonio)
Universitato de Tartu
Tartu Ülikool
historie Academia Gustaviana kaj Kaiserliche Universität zu Dorpat
(Estonio)
DEC
Universitato de Tartu Tartu Ülikool historie Academia Gustaviana kaj Kaiserliche Universität zu Dorpat
Universitato de Tartu
Tartu Ülikool
historie Academia Gustaviana kaj Kaiserliche Universität zu Dorpat
Map
Universitato de Tartu
Tartu Ülikool
historie Academia Gustaviana kaj Kaiserliche Universität zu Dorpat
vdr
Universitato de Tartu 2021

Ĝi estis fondita de reĝo Gustavo la 2-a Adolfo de Svedio en 1632. Universitataj lingvoj komence ĝis la jaro 1893 estis la latina kaj germana (vidu la artikolon pri la germanaj baltoj), de tiam pro rusiga politiko de la Cara Imperio precipe la rusa kun iom da germana, ekde 1918 la estona, kun flankaj signifoj ankaŭ de la rusa kaj ekde la jaro 1991 la angla [1].

Post la restarigo de la estona ŝtato en 1991, la universitato, kiel la plej malnova, plej granda kaj plej antaŭa universitato de Estonio, evoluis en internacian medion, kun pli da studeblecoj en la angla kaj kun ĉirkaŭ 4% internaciaj studentoj inter la doktoraj studentoj. En 2007, la universitato havis totalon de iom malpli ol 18,000 studentoj.

Galerio redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti