Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado

universitata kolegio

La Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado (angle First Nations University of Canada, mallongigita FNUniv; antaŭe konata kiel Saskatchewan Indian Federated College) estas universitato en la provinco de Saskaĉevano en Kanado. La ĉefa kampuso de la universitato situas en Regina, Saskaĉevano. Kromaj kampusoj situas en Saskatuno kaj Prince Albert en Saskaĉevano.

Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado
universitato-kolegio • affiliated school in Saskatchewan • charitable organization in Canada
Informoj
fondodato majo 1976
Situo
Geografia situo 50° 25′ 9″ N, 104° 34′ 55″ U (mapo)50.4193-104.582Koordinatoj: 50° 25′ 9″ N, 104° 34′ 55″ U (mapo)
lando Kanado
adreso 1 First Nations Way, Regina, Saskatchewan S4S 7K2
poŝtkodo S4S 7K2
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Universitatoj de Kanado
• Canadian Federation for the Humanities and Social Sciences vd
filiita al
Universitato de Reĝino vd
Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado (Saskaĉevano)
Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado (Saskaĉevano)
DEC
Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado
Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado
Map
Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado
vdr

La konstruaĵo de la universitato en Reĝino estis desegnita de la arkitekto Douglas Cardinal.

Historio redakti

 
Lernejo Wilson en la saskatuna kampuso de la universitato

La universitato estis inaŭgurita en 2003 en la ĉeesto de Princo Eduardo, Duko de Edinburgo. En 2005, reĝino Elizabeto la 2-a de Kanado vizitis la universitaton, kaj donis al la universitato ŝtonon de Balmoral Castle en Skotlando por simboli la interkonsentojn subskribitajn inter la Unuaj nacioj de Kanado kaj la monarkio de Kanado [1].

La kolegio estis fondita en 1976 sekvante interkonsenton inter la Federacio de saskaĉevanaj Unuaj Nacioj kaj la Universitato de Reĝino. La interkonsento deklaris ke la celo de la kolegio por esti establita estus servi la akademiajn, kulturajn kaj spiritajn bezonojn de la Unuaj Nacioj [2].

Referencoj redakti

  1. Elĉerpaĵo de la elparolo de la Reĝino ĉe la universitato.. Arkivita el la originalo je 2008-12-06. Alirita 2023-07-11.
  2. Kolegia retejo. Arkivita el la originalo je 2015-10-23. Alirita 2023-07-11.

Eksteraj ligiloj redakti