Universitato por Paco

La Universitato por Paco (angle University for Peace aŭ mallongigite UPEACE) estis fondita en Kostariko en la jaro 1980[1] "por doni al la homaro internacian instituton de alta edukado por paco kaj kun celo varbi inter ĉiuj homoj pri spirito de komprenemo, toleremo kaj paca kunvivo".[2]

Universitato por Paco
universitato • lerneja instituto
moto Si quieres la paz,
trabaja por la paz

Se vi volas pacon,
laboru por paco.
Informoj
fondodato 5-a de decembro 1980
fondinto(j) Rodrigo Carazo Odio vd
Situo
Geografia situo 9° 55′ 10″ N, 84° 16′ 22″ U (mapo)9.9194444444444-84.272777777778Koordinatoj: 9° 55′ 10″ N, 84° 16′ 22″ U (mapo)
lando Kostariko
Nombroj
nombro de studentoj 124 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato por Paco (Kostariko)
Universitato por Paco (Kostariko)
DEC
Universitato por Paco
Universitato por Paco
Map
Universitato por Paco
vdr
La pacparko
Vido de la universitato

Nuntempe en la Universitato por Paco en Kostariko studas 124 studentoj el 37 malsamaj landoj. Rilate al la studentaro ĝi estas unu el la plej diverskulturaj universitatoj. Ĝi estas la nura el la UN-universitatoj kiuj povas disdoni diplomojn je nivelo "master""doktoro". La instrulingvo estas la angla, kvankam multaj dungitoj parolas nur la hispanan kaj la plej multaj verkoj en la universitata biblioteko ne estas haveblaj angle.

Ejo redakti

La universitatejo de UPEACE entenas pli ol tri kvadratajn kilometrojn de bela grundo, ĉirkaŭ 20 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo, San-Joseo. La universitato inkluzivas protektitan praarbaron kaj pacparkon donacitan de la invitinta registaro.

Organizo redakti

UPEACE havas ok unu-jarajn master-programojn en Kostariko:

Referencoj redakti

  1. UN-resolucio de la 5-a decembro 1980, sesio 35, por starigi la Universitaton por Paco
  2. UN-resolucio numero 55 de la 5-a de decembro 1980, sesio 35: Ĉarto de la Universitato por Paco

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti