Unikso-tempo

komputila tempo-notacio; la nombro de sekundoj ekde la noktomezo antaŭ la 1-a de Januaro de 1970, minus la nombro de supersekundoj
(Alidirektita el Unix-tempo)

Unikso-tempo (angle Unix time), tiel nomata pro sia origino en Unikso, aŭ POSIX-tempo, reprezentas tempopunktojn laŭ la nombro da sekundoj pasintaj de la 1-a de januaro 1970, noktomezo laŭ UTC.

Ekzemple, la Unikso-tempo je la punkto, kiam tiu ĉi paĝo estis ŝarĝita, estas 1711145716, t.e. 1711145716 sekundoj pasis de la 1-a de januaro 1970.