Unnao estas grava urbo en Barato. Ĝi estas sidejo de la distrikto Unnao en Utar Pradeŝo, inter Kanpur kaj Laknaŭo. Unnao estas granda industria urbo kun tri industriaj kvartaloj ĉirkaŭ ĝi. La urbo estas fama pro sia produktado de ledo, kontraŭkulaj retoj, brodaĵoj Zardozi kaj kemia industrio. Unnao estas krome historia urbo kun multaj historiaj konstruaĵoj kaj strukturoj. Transgangurbo, nome Trans Ganga City, nova satelita urbo de Unnao estas disvolvigita por ampleksigi Unnao kiel grava industria kaj infrastruktura kerno de la regiono kiel Kanpur-Laknaŭa Magnetareo. La distrikto Unnao estas parto de la Centra Ganga Ebenaĵo de la ŝtato kovranta areon de 4558 km². La urbo estas enlistigita kiel municipo de la Kanpura Metropola Areo kaj tie estas la dua plej granda urbo ene de la metropola areo, post Kanpur.

Unnao
urbosetlejo
Administrado
Poŝtkodo 209801
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 33′ N, 80° 29′ O (mapo)26.5580.48Koordinatoj: 26° 33′ N, 80° 29′ O (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 21,5 km² (2 150 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Unnao (Utar-Pradeŝo)
Unnao (Utar-Pradeŝo)
DEC
Unnao
Unnao
Situo de Unnao
Unnao (Barato)
Unnao (Barato)
DEC
Unnao
Unnao
Situo de Unnao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Unnao [+]
vdr

En antikvaj epokoj, la areo en kiu estas Unnao formis parton de Kosala Mahajanapada. Tiu regiono estis loĝata ekde antikveco kiel pruvas restaĵoj el praaj epokoj en kelkaj lokoj de la distrikto. Post la Unua Milito por Hindia Sendependigo de 1857, la povo estis transigita el la Brita Orienthindia Kompanio al la Brita Krono, pere de la Reĝina Proklamo de 1858. La distrikto kun sidejo en Unnao havas sian nunan grandon ekde 1869.