Unterkirnach
Unterkirnach estas komunumo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Schwarzwald-Baar, al la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj al la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2660 loĝantojn.
Unterkirnach | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | ||||||
Distrikto | Distrikto Schwarzwald-Baar | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 07721 | ||||||
Poŝtkodo | 78089 | ||||||
Aŭtomobila kodo | VS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08326065 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Gerold Löffler | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 5 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 2660 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 48° 5′ N, 8° 22′ O (mapo)48.0788888888898.3647222222222Koordinatoj: 48° 5′ N, 8° 22′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 815 m | ||||||
Areo | 13,17 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.unterkirnach.de/ | ||||||
Geografio redakti
Geografia situo redakti
Unterkirnach kuŝas je la orienta flanko de Nigra Arbaro, ĉ. 4,5 km for de la distrikta ĉefurbo Villingen-Schwenningen.
Najbaraj komunumoj redakti
Norde kaj oriente la komunumo limas al Villingen-Schwenningen, sude al la urbo Vöhrenbach kaj en la okcidento al la urbo St. Georgen.
Politiko redakti
La komunumo ne apartenas al la administra unuo Villingen-Schwenningen. Unterkirnach estas memstara kaj posedas komunuman administrejon kaj komunumestran oficejon.
Konsilantaro redakti
Al la konsilantaro post la komunuma elekto de majo 2014 krom la urbestro kiel prezidanto apartenas dekdu pliaj membroj.
Vidindaĵoj redakti
- Kirnachmühle [Muelejo de Kirnach] estas kopio de tipa nigra-arbara muelejo.
- La Wildpflanzenpark [Sovaĝplanta parko] volas proksimigi al vizitantoj la ideon de naturĝardenoj.
- En la Kinderbauernhof [Farmbieno de infanoj] infanoj povas konatiĝi kun la lokaj uzbestoj.
Publikaj instalaĵoj redakti
- Liberarea scenejo
- Ludbienejo - tegmentita ludejo kaj agadscenejo de 1.000 m² por infanoj, kiu altiras infanojn de vasta regiono
- Ekspozicio de orkestrionoj - "la unuaj orkestrionoj (muzikaŭtomatoj)" kune kun la Germana Horloĝa Muzeo en Furtwangen
Klerigo redakti
En Unterkirnach ekzistas elementa lernejo kaj baza mezlernejo kun metieja mezlernejo. Ĉiaj pliklerigaj lernejoj troviĝas je dispono en ĉirkaŭaj urboj.
Kluboj redakti
- Subtena klubo por kulturlaboro kaj interkomunumaj kontaktoj Unterkirnach r.a.
- Tenis-Klubo 75 Unterkirnach
- Muzikklubo Unterkinach r.a.
- Tablotenisklubo Unterkirnach
- Ski-Klubo Unterkirnach r.a.
- Piedpilka klubo FC Alemania Unterkirnach
Honora civitano redakti
- Siegfried Baumann, eksa urbestro
Rilatoj al Esperanto redakti
Inter la jaroj 1967 kaj 1980 la esperantisto Bernhard Eichkorn estis pastro de la katolika paroĥo. La loka Esperanto-klubo aktivis aparte en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Ekzemple en aŭtuno 1978 kaj printempo 1981 ĝi okazigis duonjarajn kongresojn de SOGELO, kaj en somero 1978 ankaŭ "Nigra-Arbarajn Migradotagojn". Je pentekosto 1979 internacia junulara Esperanto-renkontiĝo de GEJ okazis en la komunumo,[1] kaj en somero 1997 la unua Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro de IKUE kaj KELI. La kunlaboro kun la Esperanto-klubo de la proksima urbo Villingen-Schwenningen ĉiam estis intensa, kaj ekde la 1990-aj jaroj la lokaj renkontiĝoj okazis komune, kadre de la grupo en Villingen-Schwenningen. La grupo daŭre okazigas eventojn en Unterkirnach, ekzemple en junio 2008 tie okazis herboinstrua migrado kaj en julio 2008 kradrosta somera festo.[2]
Zamenhof/Esperanto-Objekto redakti
Estis inaŭgurita Esperantovojo en 1981. 48° 4′ 37.37″ N 8° 21′ 48.37″ O / 48.0770472 °N, 8.3634361 °O (mapo)
Ceteraĵoj redakti
- La unua orkestriono estis konstruita en 1820 de ludhorloĝa konstruisto Carl Blessing en Unterkirnach en Nigra Arbaro.
Referencoj redakti
- ↑ Pri tiuj Esperanto-renkontiĝoj en Unterkirnach CDELI konservas dokumentojn.
- ↑ invito al la festo de julio 2008 en la retejo esperanto-vs.blog.de (arkivigite). Arkivita el la originalo je 2015-11-22. Alirita 2015-11-22.
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo (germane)
- deutsches-uhrenmuseum.de La Germana Horloĝa Muzeo