Untervaldo (germane Unterwalden) historie estas unu el la tri prakantonoj de Svislando (la aliaj du estas Urio kaj Ŝvico), kiuj dum la jaro 1291 ĵuris eternan kunlaboradon kaj interhelpadon. Ĝiaj reprezentantoj subskribis konfederacian leteron, kaj tiun momenton oni konsideras la fondomomenton de la Svisa Konfederacio.

neoficiala kuna kantona blazono de Ob- kaj Nidvaldo

Tamen Unterwalden neniam estis unueca politika unuo, sed nur komuna nomo de la du "duon-kantonoj" Obvaldo kaj Nidvaldo. Por la du duonkantoj estis en antaŭ tempo ankaŭ uzataj la nomoj "Untervaldo sub la arbaro" (germane: "Unterwalden nid dem Wald") por Nidvaldo kaj "Untervaldo super la arbaro" (germane: "Unterwalden ob em Wald") por Obvaldo.