Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko

La Uniĝintaj Provincoj de Centra Ameriko (UPCA), Unuiĝintaj Ŝtatoj de Centra Ameriko, Federacia Respubliko de Centra AmerikoCentramerika Konfederacio estis lando, kiu ekzistis en Centra Ameriko de julio 1823 al ĉirkaŭ 1840. Ĝi estiĝis kiel federacia respubliko modelita laŭ Usono. Sur la blazono en nacia flago de 1823 ĝis 1824 oni legis Provincias Unidas del Centro de América ("Unuiĝitaj Provincoj de Centra Ameriko"), sed la konstitucio de 1824 nomis la landon República Federal de Centroamérica ("Federacia Respubliko de Centra Ameriko")

Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko
22-a de novembro 1823 – 2-a de februaro 1841

historia lando • suverena ŝtatolando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
prezidenta respubliko • federacia respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Ŝtatoj de la Federacio

La UPCA-n konsistigis la ŝtatoj Gvatemalo, Salvadoro, Honduraso, Nikaragvo kaj Kostariko. Ĉirkaŭ 1830 estis aligita ankaŭ ŝtato Los Altos, kies ĉefurbo estis Quetzaltenango, kiu enspacis partojn de nunaj nordo de Gvatemalo kaj la meksika subŝtato Chiapas. De 1838 ĝis 1840 la federacio solviĝis per interna milito.

Politiko redakti

Centramerika liberuloj havis grandajn esperojn pri la federacia respubliko, kiu povus evolui al moderna kaj demokratia nacio, riĉa per komerco inter la Atlantiko kaj la Pacifiko. Tiu deziro estis reflektita en la emblemoj de l' federacia respubliko: la flago montris blanka bendon inter du bluaj strioj, reprezentante la lando inter la oceanoj. La blazono montris kvar montojn (unu po subŝtato) inter du oceanoj, surmontitaj de friga ĉapo, emblemo de respubliko.

Fakte, tamen, la federacio montris nesupereblajn problemojn. La liberalisma demokratia projekto estis forte kontraŭigita de konservemaj partioj apogitaj de katolika pastraro kaj terposedantoj. La transportoj kaj ligiloj inter la ŝtatoj estis tre malfacilaj. Plejparto de l' popolo malhavis senton de unuiĝo al aliaj ŝtatoj de federacio. La federacia burokratio en Gvatemalurbo estis nekompetenta. La planoj pri konstruo de kanalo en la regiono ankaŭ kreis internan konkurado pro la eblaj estontaj ekonomiaj profitoj. Tiu problemoj fine kaŭzis internan militon inter partioj kaj ŝtatoj.

Prezidentoj redakti

Pereo de la Federacio redakti

La federacio solviĝis en interna milito de 1838 ĝis 1840. La solviĝo komenciĝis de Nikaragvo en la 5-a de novembro 1838, sekve de Honduraso kaj Kostariko. La unuiĝo fakte finis en 1840 kiam kvar el la kvin ŝtatoj deklaris sendependon, sed jure daŭris ĝis 1841 kiam Salvadoro oficiale sendendiĝis.

Multaj homoj proponis reunuigon Centra Ameriko en 19-a jarcento, sed ne sukcesis. La unua provo estis en 1842 de eks-prezidento Morazán, kiu provokis ribelon, sed li estis kaptita kaj mortigita en 1844. Dua provo okazis de oktobro ĝis novembro 1852, kiam Salvadoro, Honduraso kaj Nikaragvo kreis Federacion de Centrameriko kiu ne daŭris. Post, ĉirkaŭ 1880 la prezidento Gvatemalo Justo Rufino Barrios provis reunuigi la ŝtatojn perforte, sed fiaskis kaj estis mortigita. Alia konfederacio de Honduraso, Nikaragvo kaj Salvadoro, nomita República Mayor de Centroamérica (Granda Respubliko de Centra Ameriko) daŭris nur de 1896 ĝis 1898. La lasta provo okazis inter junio 1921 kaj januaro 1922, kiam Salvadoro, Gvatemalo kaj Honduraso kreis novan "Federacion de Centra Ameriko". Tiu nova federacio neniam fakte ekzistis.

La landoj de eksa federacio, en 1856-1857 sukcesis establigi militan koalicion por forpuŝi usonan invadon gvidita de William Walker.

Hodiaŭ ĉiuj kvin nacioj de eksa federacio portas flagojn kun bluaj kaj blankaj bendoj. Kostariko malheligis la bluon kaj metis ruĝan bendon en 1848 omaĝe al Francio.

Hodiaŭaj flagoj de l' ses nacioj
           
Gvatemalo Nikaragvo Salvadoro Honduro Kostariko Los Altos

Vidu ankaŭ redakti