La Unukolora korvo, Corvus unicolor, estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el la tipa genro Corvus el la ordo de paserinoj, kiu estis listita kiel draste endanĝerita specio pro manko de ĵusa informo pri la specio kaj kono pri habitatperdo kaj povus esti jam formortinta, sed oni scias malmulte pri tiu specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Unukolora korvo
Unukolora korvo
Unukolora korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. unicolor
Corvus unicolor
(Rothschild & Hartert, 1900)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Maldikbeka korvo, sed ĝi estas fakte sufiĉe distinga el tiu birdo, kaj pli simila al tutnigra Fajfkorvo. La Unukolora korvo estas mezgranda korvo, ĉirkaŭ 39 cm longa kaj komplete nigra kun malhela iriso kaj mallonga vosto.[1]

Oni[kiu?] supozas, ke la Unukolora korvo loĝas en subtropikaj aŭ tropikaj malaltaj teroj kaj humidaj arbaroj. Dum pli ol unu jarcento, la specio estis konata nur pro du specimenoj el nekonata insulo de la insularo Banggai - probable en 1884/1885. Vizitoj al la insularo en 1991 kaj en 1996 ne trovis senerarajn informojn pri la specio, kio supozigis kelkajn pri ties formorto. Indoneziaj ornitologoj kaptis kaj fotis unu vivantan birdon Januare de 2008 en la arbaroj de la insulo Peleng. La malpliiĝo de la Unukolora korvo oni supozas ke estas kaŭzita de habitatperdo kaj degradado pro agrikulturo kaj Ekstraktado.

Tiu birdo restis kiel enigma dum longa tempo. Listigita kiel Vundebla en la IUCN Ruga Listo de 1994, ĝi estis listigita kiel Endanĝerita en 2000. En 2006, ĝi estis denove listigita kiel Eble Formortinta. Poste tio montriĝis neĝusta kaj ties statuso estis korektita al Draste Endanĝerita en la Ruĝa Listo de 2007.[2]

Notoj redakti

  1. Vaurie (1958), Madge & Burn (1994).
  2. See Collar et al. (2001), BirdLife International (2004, 2007a,b).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti