Unuverso

poemo konsistanta el unusola verslinio (normale kun klara ritmo, kutime sed ne nepre jamba); ekz.: “Ĉe l’ suna put’, sitelo da elfluanta freŝo” far Varinjeno

Unuverso estas specifa poezia ĝenro, poemo konsistanta el unusola verslinio (normale kun klara ritmo, kutime sed ne nepre jamba).

Oni ofte asertas, ke tiu formo ekzistis jam en antikvaj greka kaj latina poezio, kvankam seriozaj pruvoj pri tio mankas.

La formo populariĝis en la 20-a jarcento. La unua probable estis rusa poeto Valerij Brjusov, kies unuverso "Ho kaŝu viajn palajn gambojn" (1894, origine la ritmo estas anapesta) kaŭzis skandalan diskuton. (Verdire, rusaj poetoj jam en 18-a - 19a jarcentoj verkis unuversojn, tamen en jam ekzistanta ĝenra tradicio de epitafo, kaj tio ne influis postan evoluon de unuverso).

En Eŭropo la unuverso de Guillaume Apollinaire "kantanto" (1914) kaŭzis ondon de unuversa eksperimentado de francaj, anglaj, usonaj, italaj kaj rumanaj poetoj.

La plej fama verkanto de unuversoj en la rusa lingvo estas Vladimir Viŝnevskij, kiu ekde 1980-aj jaroj kreis centojn da ili, akirinte per tio grandan popularecon. La unuversoj de Viŝnevskij estas plejparte humuraj kaj satiraj, ofte aludas, citas aŭ parodias iun vaste konatan frazon aŭ poemfragmenton. Baldaŭ aperis pluraj disĉiploj kaj imitantoj.

En Esperanto unuversojn verkis Varingjeno[1]; jen kelkaj specimenoj:

Citaĵo
 

Je l' pintoj de l' arĝentaj betuloj lumo kantas


Julio sur la kampojn, mielo varma, pluvas


Timema geranio nin gvatas post la vitro


Ĉe l' suna put', sitelo da elfluanta freŝo

 

Multajn unuversojn verkis Valentin Melnikov, iom da ili aperis en la poemaro "Moskvaro" kaj estas legebla rete.

  1. G.E. Maura: Novaj unuversoj[rompita ligilo]. «La nica literatura revuo», n-ro 29 (5:5, 1960), p. 161–162.