Uralvagonzavod (ruse Уралвагонзавод) estas rusia maŝinprodukta firmao en la urbo Niĵnij Tagil. La firmao estis konstruta en la kvinjara plano de 1931 ĝis 1936 kaj poste produktis malpezajn kargovagonojn por la soveta fervojo — la unuaj estis liveritaj la 11-an de oktobro 1936. Dum la Dua mondmilito, Uralvagonzavod iĝis la plej granda sovetia fabriko pri tanka produktado: ĝi produktis pli ol 35.000 T-34-tankojn.

Uralvagonzavod
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1936 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Niĵnij Tagil
Lando Rusio
Dungitoj 30 000 (stato: 2015)
Agokampo militveturiloT-72T-34 • T-14 Armata
Posedata de Rostek vd
filiaj kompanioj Chelyabinsk Tractor Plant • Mobile Vehicle Engineering Institute vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Post la Dua mondmilito, la firmao denove revenis al la produktado de fervojaj vagonoj, sed ankaŭ vastigis sian produktan sortimenton. Tiel oni produktis tie armeajn varojn, sed ankaŭ varojn por la kosma industrio, maŝinojn por la agrikulturo ktp.

Hodiaŭ la firmao estas mondkonata pro produktado de la rusa tanko T-72 kaj la nun aktuala modelo T-90; la plej nova projekto kiel T-95 kaj novtipaj aviadilaj konceptoj konkurencas kun la okcidentaj militistaj produktoj. Tiamaniere Uralvagonzavod havas gravan rolon en eksporto de Rusio.

Eksteraj ligiloj redakti