Koordinatoj: 59° 55′ 20.402″ N 10° 43′ 7.5036″ O / 59.92233389 °N, 10.718751000 °O / 59.92233389; 10.718751000 (mapo)

Uranienborg estas kvartalo de la norvega ĉefurbo Oslo, en la distrikto Frogner.

Mapo de Uranienborg, ĉ. 1900.

Ĝi origine estis kampara areo en la eksa komunumo Aker, kaj ĝi fariĝis parto de Oslo (tiutempe Christiania) en la jaro 1859. Inter 1988 kaj 2004, ĝi formis la distrikton Uranienborg-Majorstuen kune kun la kvartalo Majorstuen. Ĝi anstataŭe aniĝis al la distrikto Frogner en 2004.

Nomo redakti

El tiu areo oni antaŭe ĝuis tre belan panoramon. Ĝi do estis nomita laŭ la fama observatorio Uraniborg de la astronomo Tycho Brahe sur la (nun sveda) insulo Ven.