Uranio (muzo)

helena diino de astronomio kaj astrologio; unu el la Muzoj
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri muzo de helena mitologio. Por informoj pri la ĥemia elemento, vidu la artikolon Uranio.

Uranio (greke Ουρανία), laŭ helena mitologio, estis muzo de astronomio, aŭ pli bone de astrologio, ĉar en antikvo ne estas malsamo inter ili. Foje oni nomas ŝin ankaŭ muzo de filozofio kaj matematiko. Ĝenerale oni montras ŝin kun ĉiela globuso kaj cirkelo en la manoj kaj oni diras ŝin la plej juna el la muzoj.

Uranio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Mnemozino
Gefratoj KlioKaliopoMelpomenoEŭterpoTerpsiĥoroEratoPolimnioTalio
Edzo/Edzino Amphimarus • Apolono
Infanoj LinoHimeno
vdr
Uranio, statuo ĉ. 2-a jarcento a. K. el Churriana (Málaga, Hispanio). Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio (Madrido).

Ŝi estis filino de Zeŭso kaj Mnemozina. Oni diras ŝin patrino de Lino, kies patro estus ApolonoAmfimaro. Laŭ Katulo, ŝi estis patrino de Himeno, kies patro estus Dionizo. Heziodo diris, ke ŝi estis patrino de Lino kaj Orfeo kun Apolono.


Vidu ankaŭ redakti