Urbanus

belga artisto

Urbanus (antaŭe Urbanus van Anus) estas la artista nomo de Urbain Servranckx (Schepdaal, 7-a de junio 1949), belga komikulo, kantisto kaj aktoro.

Urbanus
Urbanus en la jaro 2004
Urbanus en la jaro 2004
Persona informo
Aliaj nomoj Urbanus • Urbanus van Anus
Naskiĝo 7-an de junio 1949 (1949-06-07) (74-jaraĝa)
en Sint-Gertrudis-Pede
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantistogitaristoaktoro • kabaredisto • kantoverkistobildliteraturisto • filmaktoro • kantaŭtoro • diskografa artisto • bildliteratura verkisto
TTT
Retejo http://urbanus.be/
vdr

Ekde la komenco de la 70aj jaroj Urbanus en la belgaj teatrejoj aperis kun la akompana grupo Anus. Iom poste li sola eniris la teatrejojn kiel Urbanus van Anus. En la jaro 1974 li eldonis sian unuan diskon, Leevend. Tiu ĉi debuto estis tre sukcesa; ĝis kvin kantoj de la disko iĝis furorkantojn. Kaŭze de liaj teatrejaj sukcesoj la belga stacio BRT demandis al li fari komikan akton en la programo "Zorg dat je d'er bij komt". La respondo de Urbanus je tiu demando estis: Nun eĉ la blinduloj min rekonos!

Finfine la kantisto ne plu uzis la 'familian nomon' 'van Anus' kaj sin nomis simple 'Urbanus'. Post Belgio ankaŭ en Nederlando, ekde 1975, li prezentis siajn skeĉojn. Lia disko "Een bakske vol met stro", kristnaska kanto pri la eta Jezuo, kaŭzis kontroverson ĉe la katolika eklezio. La popolo tamen ege ŝatis la kanton: 150 000 ekzempleroj estis venditaj.

En 1982 lia duobla disko "10 jaar Urbanus live" (eo:'dek jaroj de koncerta Urbanus) kaj disketo "Quand les Zosiaux chantent dans les bois" denove estis tre sukcesplenaj. En 1983 li kreis la brilan TV-programon "Beter 10 crises in de lucht dan 1 in ons land".

Urbanus estas ankaŭ la nomo de bildstria serio kiu ekis en la jaro 1984. En la bildstrioj la fiktiva vivo de Urbanus kiel bubo estas senvualigita. La bildstria serio estis kreita de Urbanus kune kun la desegnisto Willy Linthout. La sukceso de ilia unua bildstrio "Het fritkotmysterie" instigis al plu-aperigo de 4 ĝis 5 albumoj jare ĉe la antverpena eldonejo Loempia

En oktobro 1987 Urbanus prezentis sian unuan filmon, Hector. Li verkis la scenarion kun la debutanta regisoro Stijn Coninx. Iĝis granda sukceso. La filmo gajnis la unuan premion de la Internacia Festivalo de la Komedia Filmo en Chamrousse(FR) kaj Urbanus ricevis la premion de "plej bona aktoro" de la Radio France kaj Dauphiné Libéré. Hector en tiu momento estis la filmo plej sukcesa de iam ajn. Kompreneble sukcesa filmo estas ekvata de dua. En la jaro 1990 aperis Koko Flanel, denove kunlabore kun Stijn Coninx. Tiu-ĉi filmo eĉ pulvorigis la antaŭan rekordon de Hector.

En 1993 Urbanus ludis la ĉefan rolon en filmo de la franco Jean-Paul Lilienfeld; "De Zevende Hemel", sed tiu ĉi filmo ne tentis la grandan publikon.

En 1995 Urbanus stelis en la 12-parta televida serio "Genoeg gelachen, nu humor" (eo: sufiĉas la ridado, ek al humoro'). Semajno post semajno tiu ĉi serio troviĝis inter la unuaj kvin lokoj de plej ofte spektataj televidaj programoj. Ankaŭ aperis disketo, dek jarojn post la antaŭa. "Poesje Stoei" tuj furoris.

En 1996 Urbanus kaj Willy Linthout ĉesigis ilian eldonejon Loempia (fondita de Linthout mem), kaj ekde tiam la bildstrioj aperas ĉe Standaard Uitgeverij. Intertempe eldoniĝis pli ol 110 bildstriaj albumoj!

En la jaro 2001 ĉe la digo de Middelkerke oni honorigis Urbanis per statuo.

En 2003 Urbanus ekis duan bildstrian serion kun Dirk Stallaert. "Mieleke Melleke Mol" kaj "Plankgas en Plastronneke".

En 2004 Urbanus kune kun la nederlanda punkbando De Heideroosjes koncertis je la ĉefa podio de la belga konata festivalo Rock Werchter.

Diskografio redakti

  • 1974 - Urbanus van Anus leevend
  • 1975 - Urbanus van anus in de weide/Urbanus van anus op de vijver
  • 1977 - Drie Sprookjes
  • 1978 - Volle maan
  • 1979 - Is er toevallig een Urbanus in de zaal?
  • 1985 - Urbanus plezantst
  • 1985 - Urbanus in't echt
  • 1995 - Iedereen beroemd

Eksteraj ligiloj redakti