Urbestro de Londono

Londono havas du urbestrojn.

La urbestra oficejo estas je Urba Halo, apud Tamizo proksime de Tower Bridge

La "Mayor of London" de post 2000 estas ĉefurbestro de Granda Londono. La unua okupanto de ĉi tiu rolo inter la jaroj 2000 kaj 2008 estis la socialisto Ken Livingstone. Lin de 2008 ĝis 2016 sekvis la konservativulo Boris Johnson kaj ekde 2016 Sadiq Khan, la unua pakistandevena kaj unua islama urbestro de Londono.

La "Lord Mayor of London" (Lordo-Urbestro de Londono) estas urbestro de la eta urbocentra kvartalo City of London (Civito Londono). Ĉi tiu ofico ekzistas de la mezepoko.