Urbodomo de Eisenach

La Urbodomo de Eisenach (germane Rathaus der Stadt Eisenach) estas monumentprotektita konstruaĵo en Eisenach, Germanujo. Ekde la fino de la 16-a jarcento ĝi servas kiel sidejo de la urba administtrado kaj de la urbestroj. Ĝi stiutas urbocentre ĉe la eosta flanko de la centra foirejo ĉe la enirejo de Karl-strato rekte apud la Urba kastelo kaj la historia Konsilia apoteko.

Urbodomo de Eisenach
urbodomo
Rathaus [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoEisenach
- koordinatoj50° 58′ 29″ N, 10° 19′ 14″ O (mapo)50.974810.3205Koordinatoj: 50° 58′ 29″ N, 10° 19′ 14″ O (mapo)

Urbodomo de Eisenach (Turingio)
Urbodomo de Eisenach (Turingio)
DEC
Urbodomo de Eisenach
Urbodomo de Eisenach
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Eisenach
Vikimedia Komunejo:  Rathaus Eisenach [+]
vdr

Konstruaĵo redakti

La kosntruaĵo konstruitis en 1508 laŭ renesanca stilo havante unue la funkcion de municipa vinokelo. Post iam la urbo devis en la 1484-a jaro cedi la ĉe la norda flanko de Georgokirko starigitan urbodomon al duko Johano Ernesto (Saksio-Eisenach) anstataŭis urbodome la vinprovizejo.

Damaĝo okazis en 1636 incendie kaj renovigitis en 1641: tiam ĝi ricevis sian karakterizan ŝtuparturon. En 1812 la kontraŭe situanta municipa pesilo unuigitis arĥitekture kun la urbodomo. En 1924 estis restaŭrado kaj farba novigo de la fasado. En la 9.2.1945 la Aliancanoj bombade tre damaĝis la domon. Dum rekonstruo ekanta en 1946 la suda ero (la iama publika pesilo) forigitis kaj aranĝitis ĉe la tial liberiĝintaj partoj suda kaj orienta ĝardeno kun tribunosimila ŝtuparo. La tuto uzeblas por eventoj. En 1949 finitis ĉio.

Fasada renovigo de 1967 donis al ĝi ruĝan farbiĝon. Ekde 1993 okazis restaŭradoj pro kadukeca kaj en 1994 oni forprenis la oblikvegan turon. En 1996 aldonitis sude kaj oriente nova komplekso enkorpigonta la historian urbodomon: ĝin utiligas kaj administrantoj municipaj kaj deĵorantoj de ĉe Wartburg-Ŝparkaso.

Eksteraj ligiloj redakti