Urbodomo de Keszthely

La Urbodomo de Keszthely estas signifa historia monumento en Keszthely, laŭ la ĉefplaco, laŭ stratangulo.

Urbodomo de Keszthely

Historio redakti

La iama urbodomo (troviĝanta en alia strato) estis konstruita en 1887. Baldaŭ en tiu domo funkcias kulturcentro, turista oficejo kaj kafejeto.

La hodiaŭa urbodomo estis konstruita jam en 1769, tiam ĝi estis gastejo por la departementaj deputitoj. Post jaroj ĝi estis trakonstruita kaj pligrandigita kun 2 aloj. Inter 1865-1897 interne funkciis Georgikon. La sekvaj funkcioj estis ŝparkaso (malgranda banko), poste poŝto, baldaŭ muzeo. La konstruaĵo estas urbodomo ekde 1935. En 1985 la domego denove pligrandiĝis. En 1990 la urbodomo estis renovigita. Dum la laboro oni trovis kovritajn freskojn el la 19-a jarcento. Ili estas videblaj en la ornamĉambro.

 
La urbodomo (maldekstre)

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa urbodomo komence formis L-majusklon, poste la formo estis kvarangula pro la pli novaj aloj. Sur la ekstera muro estas legebla memortabulo pri Georgikon. En la korta flanko estas arkadoj, sed la aperturoj estas kovritaj per vitro. En la ĉefĉambro iam estis pentraĵoj pri la urbestroj, escepte unun ili perdiĝis. La restinta bildo pendas en la ĉefĉambro.

Fontoj redakti