Urd, Urð, aŭ Urðr estis unu el la tri ĉefaj Nornoj de la nordia mitologio kune kun Verdandi kaj Skuld. Urðr havas la sencon pri "destino" en antikva nordia lingvo; fakte, la vorto "destino" en la moderna sveda, öde, venas de tiu vorto. Ĝia etimologio estas la preterito de la verbo verða, "diveni", tio estas, "kio estis devenita, tio kio okazis". En antikva saksia (germana) la samvalora vorto estas wurth. En la anglosaksa (antikva angla lingvo) la samvalora vorto estis wyrd, de kiu venas la moderna angla vorto weird (stranga). La origina signifo de la termino legeblas en la nomo de la sorĉistinoj en Macbeth de Shakespeare, The Weird Sisters, kiuj ludas la rolon de nornoj. Aliaj nordiaj terminoj kun la senco "destino" estas örlog, orlög, örlög, kies radiko "ör-" rilatiĝas al la destino (urðr)

Urd
nord-ĝermana mitologia personaĵo
Informoj
Sekso ina
Gefratoj SkuldVerdandi
vdr
La Nornoj fadenumas la destinfadenojn ĉe la arbo Yggdrasil.

En tiu ĉi kunteksto, Urd estas la norno kiu fadenumas la fadenojn de la teksaĵo ("tio kio okazis"), por ke ŝiaj fratinoj brodu per ĝi la vivon de ĉiuj vivantaj estaĵoj ("tio kio okazase" kaj "tio kio necese devas okazi"). La puto de Urd prenas ĝian nomon, kaj de tie la tri Nornoj prenas la akvon kaj arcilon por ŝpruci la fraksenon Yggdrasil.

Vidu ankaŭ redakti