Urika-Rivero, Esperantigite Uriko (arabe نهر أوريكا ; france : Oued Ourika) estas rivero en Maroko. Ĝi fontas en Alta Atlaso kaj fluas tra la Uriko-Valo, 30 km ekde Marakeŝo. Nombro da interesaj plantoj estas registritaj en tiu ĉi valo en la malfrua 19-a jarcento, inkluzive de duforma frakseno (Fraxinus dimorpha) [1].

Urika-Rivero
riveroheredaĵo
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Maroko
Regionoj Ourika
vdr
Uriko-Valo kun Uriko
Salo-produktado en Uriko-Valo
Sekigado de tapiŝoj en vilaĝa fabriko ( Uriko-Valo )

Tiu ĉi valo ankaŭ estas la sola ejo ene de Alta Atlaso kie la endanĝerigata primato magoto (Macaca sylvanus) troviĝas, kiel oni scias [2]. Tiu primato vivas en Meza Atlaso kaj ekzistas kelkaj dissemitaj populacioj en Alĝerio kaj Ĝibraltaro [2].

Uriko-Valo, kaŭze de siaj multaj akvofaloj kaj pluraj vizitindaĵoj, estas tre populara tago-ekskursa celo ekde Marakeŝo. La regiono estas loĝata de berberoj kiuj vivas laŭ tradicia maniero. Malgraŭ la proksimeco de Marakeŝo, oni konsideras ke ĝi estas relative nedifekta.

Referencoj redakti

  1. Joseph Dalton Hooker, John Ball and George Maw, 1878
  2. 2,0 2,1 C. Michael Hogan, 2008

Bibliografio redakti