Urmijo

urbo en Irano
(Alidirektita el Urmia)

Urmijo (perse ارومیه, armene Ուրմիա, azere اورمو / اورمیه – Urumijə / Urmu, kurde ورمێ – Urmije; sirie ܐܘܪܡܝܐ), dum plejparto de la Pahlavia Dinastio [1925–1979] nomata perse رضائیه, latinliterigite Rezaijeh), estas urbego en la nordokcidento de Irano. Ĝi estas la administra centro de la irana provinco Okcidenta Azerbajĝano.

Urmijo
urbo de Irano • urbego

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 736 224  (2016) [+]
Loĝdenso 17 242 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 33′ N, 45° 4′ O (mapo)37.54861111111145.0675Koordinatoj: 37° 33′ N, 45° 4′ O (mapo) [+]
Alto 1 332 m [+]
Areo 42,7 km² (4 270 ha) [+]
Horzono UTC+03:30 [+]
Urmijo (Irano)
Urmijo (Irano)
DEC
Urmijo
Urmijo
Situo de Urmijo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urmia [+]
vdr

Urmia havas pli-malpli 600 000 loĝantojn kaj laŭ nombro de loĝantoj estas la deka plej granda irana urbo. Historie, ĝi estis urbo laŭlonge de la Silka Vojo.

la moskeo Jāme

Bazaj informoj redakti

 
la universitata biblioteko de Urmijo

Geografio redakti

Urmijo situas sur fekunda altebenaĵo borde de la rivero Ŝahar Ĉaj kaj ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago Urmia. Turkio troviĝas proksime.

Historio redakti

Onidire Urmijo estas lulilo de la civilizacio. Unue oni menciis ĝin, kiel Gilzan. Ĝi estis religia kaj scienca centro. En la 10-a jarcento la urbo estis ĉirkaŭita per muro. En 1184 turkecaj triboj okupis la urbon. Baldaŭe turkoj kaj persoj ofte bataladis tie, sed ankaŭ Rusio okupis ĝin. Fine de la 2-a mondmilito Urmijo iĝis parto de Sovetunio aŭ subŝtato Azerio. En 1946 Irano reokupis ĝin. Dum longa historio de la urbo vivis tie diversaj etnoj, kiuj apartenis al diversaj religioj.

Ekonomio redakti

La najbareco de Urmijo estas grava agrikultura loko. Oni kultivas vinberojn, pomojn kaj tabakojn.

Klimato redakti

En Urmijo jare pluvas po 341 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter julio-septembro apenaŭ pluvas. Inter decembro-marto la temperaturo ofte falas sub frostopunkto. Inter junio-septembro la temperaturo varias inter 20-30°C.

 
Preĝejo Sankta Stefano

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti