Usain St. Leo BOLT (Jusejn Sent-Leo Bolt) naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1986, en Trelawny (Jamajko) kaj estas jamajka kuristo kaj reprezentanto de sia denaska lando.

Usain St. Leo BOLT
Usain Bolt dum la 100m-finalo (Olimpikoj 2016)
Usain Bolt dum la 100m-finalo (Olimpikoj 2016)
atleto • kuristo • futbalisto • sportisto
atletikofutbalo
100-metra kurado
Nomo Usain St. Leo BOLT
Naskiĝo la 21-an de aŭgusto 1986 en Trelawny, Jamajko, Jamajko
Alto 196 cm
Pezo 86 kg
Medaloj
Olimpikoj
Oro Somera Olimpiko 2008 200 m
Oro Somera Olimpiko 2008 100 m
Oro Somera Olimpiko 2008 4x 100 m
Oro Somera Olimpiko 2012 200 m
Oro Somera Olimpiko 2012 100 m
Oro Somera Olimpiko 2012 4x100 m
Oro Somera Olimpiko 2016 200 m
Oro Somera Olimpiko 2016 100 m
Oro Somera Olimpiko 2016 4x100 m
Monda Ĉampioneco - Sporta halo
Arĝento 2007 Osako 200 m
Arĝento 2007 Osako 4x100 m
Oro 2009 Berlino 100 m
Oro 2009 Berlino 200 m
Oro 2009 Berlino 4x100 m
Oro 2011 Teguo 200 m
Oro 2011 Teguo 4x100 m
Oro 2013 Moskvo 100 m
Oro 2013 Moskvo 200 m
Oro 2013 Moskvo 4x100 m
Oro 2015 Pekino 100 m
Oro 2015 Pekino 200 m
Oro 2015 Pekino 4x100 m
vdr

Li estas atleto specialiĝinta en rapida kurado, kaj la nuna olimpia kaj monda ĉampiono de 100 kaj 200-metra kurado, kaj la plej rapida viro de la historio ĝis la momento. Li gajnis naǔ orajn olimpikajn medalojn: tri dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino, tri dum la Somera Olimpiko 2012 en Londono kaj ankaŭ tri dum la Somera Olimpiko 2016 en Rio de Ĵanejro.

Li elstaras de la aliaj atletoj pro sia fiziko, ĉar li posedas altecon de 1,96 m kaj pezo de 86 kg.[1]

Bolt gajnis la rekonon de «Atleto de la Jaro» fare de la IAAF en 2008[2] kaj 2009.[3] Krome, ĉi tiun lastan jaron la registaro de lia lando donis al li la Ordenon de Jamajko, estante la plej juna persono kiu ricevis ĉi tiun premion.

Rekordoj redakti

  • 100-metra kuro: 9,58 s (2009, tiam nova monda rekordo)
  • 150-metra kuro: 14,35 s (2009)
  • 200-metra kuro: 19,19 s (2009, tiam nova monda rekordo)
  • 300-metra kuro: 30,97 s (2010)
  • 400-metra kuro: 45,28 s (2007)[4]
  • 4x100metra stafeto: 36,84 s (2012, mondrekordo)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti