Usona Atomenergia Komisiono

La Usona Atomenergia Komisiono (anglalingve "United States Atomic Energy Commission" aŭ AEC) estas iama agentejo de la usona registaro establita post la Dua Mondmilito de la Usona Kongreso por faciligi kaj kontroli la pactempan disvolvadon de atomenergia scienco kaj teknologio. Prezidanto Harry S. Truman subsignis la Atomenergian Akton de McMahon la 1-an de aŭgusto 1946, kiu transdonis administrado de atomenergio de milituloj al civitanoj, ekde 1-a de januaro 1947.

Usona Atomenergia Komisiono
United States Atomic Energy Commission
emblemo
federacia registara organizaĵo de Usono
Komenco 1-a de aŭgusto 1946 vd
Fino 19-a de januaro 1975 vd
Poste Energy Research and Development Administration • Nuclear Regulatory Commission vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Germantown
Ĉefestro(j) Dixy Lee Ray • James R. Schlesinger • Glenn Theodore Seaborg • John A. McCone • Lewis Strauss • Gordon Dean • David E. Lilienthal vd
vdr

Ĉi tiu ago montris la postmilitan optimismon de Usono, kun Kongreso deklarante ke atomenergio estu utiligita ne nur en la formo de atomaj armiloj por la defendo de Usono, sed ankaŭ plivastigi mondan pacon, plibonigi la publika bonesto, kaj plifortigi liberan konkursadon en privata industrio. La subsignado okazis nur post pluraj monatoj de intensaj debatoj inter politikistoj, militaj planistoj kaj atomaj sciencistoj pri la destino de ĉi tiu nova energia fonto. Prezidento Truman nomigis David Lilienthal kiel la unuan komisiestron de la AEC.

Kongreso donis al la nova civitana Komisiono vastan povumon kaj sendependecon por fari ĝian mision. Por doni al la Komisiono liberecon dugni sciencistojn kaj profesiulojn, laboristojn de la Komisiono ne devis aligis la usona sistemo de civita servo. Pro la bezono de granda sekureco, ĉiuj produktejoj kaj atomenergiaj reaktoroj estus propritaj de la lando, kaj ĉiu teknika informo estus regita de la Komisiono. La Sistemo de Naciaj Laboratorioj estis establita de la agentejo kreita sub Projekto Manhattan. Nacia Laboratorio Argonne estis unu el la unuaj laboratorioj sub la akto kiel laborejo operaciita de kontraktdungitoj kiuj plenumis la mision de la nova Komisiono.

Komisiestroj de la AEC redakti

Jaroj Nomo Sub Prezidento(j)
1946-1950 David E. Lilienthal Harry S. Truman
1950-1953 Gordon Dean Harry S. Truman
1953-1958 Lewis Strauss Dwight D. Eisenhower
1958-1960 John A. McCone Dwight D. Eisenhower
1961-1971 Glenn T. Seaborg John F. Kennedy, Lyndon Johnson, Richard Nixon
1971-1973 James R. Schlesinger Richard Nixon
1973-1974 Dixy Lee Ray Richard Nixon