Usona Deklaro de Sendependeco

La Deklaro de Sendependeco, estas la diro alpreninta per la Dua Kontinenta Kongreso en Filadelfio. Verkita de Thomas Jefferson, la Deklaro estas unu el la plej famaj dokumentoj de la historio de Usono. Per tiu paĝo, 1776-07-04, 13 britaj kolonioj en Nordameriko deklaris sin sendependaj el Britio kaj fariĝis la nova nacio, Usono. Eĉ hodiaŭ, Usono festas je la 4-a de julio kiel sia naskiĝtago.

A Declaration by the Representatives of the United States in America, in General Congress assembled.
deklaro de sendependeco
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Jefferson, Timothy Matlack
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 4-a de julio 1776
Loko Dek tri Kolonioj
vdr

Tiu okazo gravegas politike pro la idealoj, kiujn la deklarintoj prezentis kiel necesigilo de la sendependiĝo:

  • Homaj rajtoj estas esencaj kaj neperdeblaj
  • Registaro regas nur per la konsento de la regataro
  • Mistraktata regataro rajtas, eĉ devas, anstataŭigi la registaraĉon

Ĝi ankaŭ enkondukis en la sangofluon de usona politiko la idealon de egaleco de ĉiuj homoj.

Jen la plej grava alineo de la Deklaro (kun la esencaj frazoj en dika tipo):

Ni konsideras la jenajn verojn memevidentaj, ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj, ke dotis ilin ilia Kreinto per certaj nefordoneblaj rajtoj, ke inter tiuj estas vivo, libero kaj la sekvado de feliĉo. -- Ke por sekurigi tiujn rajtojn, registaroj iniciatiĝas inter homoj, derivante siajn justajn potencojn el la konsento de la regatoj, -- Ke kiam ajn iu formo de regado fariĝas detruema al tiuj celoj, la popolo rajtas ŝanĝi aŭ aboli ĝin, kaj iniciati novan regadon, bazante ĝian fundamenton sur tiajn principojn, kaj organizante ĝiajn potencojn en tia formo, kia ŝajnas plej kongrua el efektiviĝo de iliaj sekureco kaj feliĉo.

Notu bone, ke Jefferson mem posedis sklavojn. Pro tiu kontraŭo inter realo kaj idealo, Usono diskrevos je 1861, la sudo militinte kontraŭ la nordo por konservi sklavecon.

Jefferson ne inventis la ideojn en la Deklaro: la ideoj devenis de la filozofo John Locke.

Vidu ankaŭ redakti

 
Poŝtmarko pri la Independence Hall kie okazis la Usona Deklaro de Sendependeco

Eksteraj ligiloj redakti