Usona Sekretario de Veteranaj Aferoj
ministro en la usona registaro kaj gvidanto de la koncerna ministerio
La Usona Sekretario de Veteranaj Aferoj (angle United States Secretary of Veterans Affairs) estas membro de la usona kabineto, kiu estras la Usonan Departmenton de Veteranaj Aferoj. La nuna sekretario estas David Shulkin el Pensilvanio. Li okupas la 16-an vicon en la linio de tiuj, kiuj prezidentiĝos se la prezidanto demisias, mortas, kondamniĝas, aŭ pro alia kaŭzo ne povas plenumi sian ofican devon.