Usona staforda teriero

raso de hundoj

La usona staforda teriero (aŭ terhundo) estas mezgranda, kurt-hara hundoraso, kies deveno reiras al Anglio. En la unua duono de la 20-a jarcento, la usona staforda teriero estis tre populara, la Usona Kenela Klubo (angla mallongigo AKC) agnoskis kaj registris ĝin en 1936.

Historio redakti

 
Ĝi estis plej bona gladiatoro de sia tempo

Ĝiaj prauloj venis el Anglio, sed la ras-plibonigo estas usona sukceso. Ĝi servis en Usono en bienoj por ĝeneralaj celoj kaj en havenoj kiel gladiatora hundo. Ili devis batali kontraŭ samrasaj hundoj en t.n. "pitt" (angla por kavo).

En Anglio, la hundoj batalis ĝis ĉ. 1835 kontraŭ virbovoj (angle bull, "bull-baiting" virbovo-kaptado). La brita parlamento akceptis en 1835 leĝon pri protekto kaj damaĝo de la bestoj, kio eksterleĝigis tiuj kruelajn sportojn. Tiam komenciĝis la bataligo inter la hundoj, ĉar oni povis pli facile kaŝigi la hundobatalojn antaŭ okuloj de la instancoj. La buldogoj estis tro pezaj por la gladiatoraj bataloj, tiel oni komencis krucigi ilin kun la pli moviĝemaj kaj pli malpezaj terieroj. En tiu nova raso unuiĝis la forto kaj agresemo de la buldogo kaj moviĝemo, elteneco kaj inteligento de la terieroj. Tiutempe oni nomumis la novan rason en la angla bull-and-terrierk, half and half, pit dog kaj pit bull terrier. En la 1870-aj jaroj, tiujn hundorasojn kunportis anglaj kaj irlandaj elmigrintoj al Usono, kie oni bredis ilin je pli granda kaj nomumis ilin usona bull terrier, yankee terrier, pli poste usona pit bullterrier kaj usona staffordshire terrier.

 
Ĉampiono de AKC en la 1940-aj jaroj