Ussassai

komunumo de Italio en Sardio

Ussassai - jen itale, sarde Ussassa - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Ussassai estis parto de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj de tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Ussassai ekde tiam denove apartenas al ĝi. Fine de 2023 en la komunumo vivis 450 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Johano la Baptisto, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Ussassai · Ussassa
Ussassai
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco OG Ogliastra
Geografia situo 39° 49′ N, 9° 24′ O (mapo)39.8166666666679.4Koordinatoj: 39° 49′ N, 9° 24′ O (mapo)
Alto super marnivelo 670 m
Areo 47,30 km²
Loĝantaro 450 (2023)
Loĝdenso 10 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Gairo, Osini, Seui kaj Ulassai
Patrono Johano la Baptisto
Festa tago 29-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj ussassesi
Poŝtkodo 08040
Imposta kodo L514
Kodo laŭ ISTAT 091100
Telefona prefikso 0782
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ĝia tereno varias laŭ alto inter 331 kaj 1.123 metroj super marnivelo; ĝi situas sur la dekliva flanko nord-orienta de monto Arcuerì kaj superrigardas la valon de Rio San Gerolamo. La vilaĝo dividiĝas al malalta parto, kun karakterizaj rokaj dometoj kaj interplektitaj stratetoj, kaj pli alta parto, kun pli da spaco kaj domoj pli novaj. Kompare al la loĝantaro la vilaĝo ŝajnas tro granda, pro la daŭra foriro de loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Gairo, Osini, Seui kaj Ulassai.

Eksteraj ligiloj redakti