Ustermer Aa aŭ simple Aabach (ne miksu kun Mönchaltorfer Aa) estas rivereto en Kantono Zuriko, Svislando.

Ustermer Aa
Ustermer Aa en Aathal
rivero
Bazaj informoj
Longeco 11,2 km
Akvokolekta areo 80 km²
Averaĝa trafluo 4 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 537 m
Enfluejo Greifensee
- Alteco 435 m
Geografio
Alfluantoj Wildbach
Rivero en Eŭropo
vdr

Priskribo redakti

Ustermer Aa havas longecon de 11,2 km . Ĝa fonto estas la Lago de Pfäffikon, kiu situas sur alteco de 537 m s.m.. Ustermer Aa estas la plej longa alfluanto de la lago Greifensee. Post la elfluo el la Lago de Pfäffikon en la komunumo Seegräben ĝi fluas unue sudorienten, tiam turniĝas okcidenten en Wetzikon, kie alfluas al ĝi el oriento la rivereto Wildbach. Wildbach havas sian fonton 9 km oriente de la kunfluejo norde de la monto Bachtel sur la teritorio de la komunumo Hinwil. Post la kunfluo kun Wildbach Ustermer Aa trafluas la mallarĝan Aa-Valon, kiu ankaŭ apartenas al Seegräben, pasas la arbaron de Uster por tiam traflui la urbon Uster antaŭ ĝia alfluo al Greifensee je altecode de 435 m s.m.

Historia Industrio redakti

Dum ĝia mallonga vojo ĝi perdas 100 metrojn de alteco, kaj tial jam en mezepoko ĝi funkciigis 5 muelilojn. En la 19-a jarcento la rivereto fariĝis la centro de la kontonindustrio de la Zurika Oberlando. Ĉe la bordo de la rivero fondiĝis 15 ŝpinfabrikoj, pro kiuj oni nomis la rivereton ankaŭ la "milionrivereton". En la 20-a jarcento okazis koncentriĝo de la ŝpinindustrio al malmultaj fabrikoj. Al la glora epoko de la industrio en Zurika Oberlando memorigas la Industriinstrupado Zurika Oberlando laŭlonge de la rivero.

Aktuala uzado de la akvoenergio redakti

 
Baraĵo de la elektrejo Uster en Aathal

La rivero dum la plej granda parto de sia vojo sekvas kontrolitan kaj per muroj sekurigitan riverujon. Ankoraŭ hodiaŭ la rivera akvo estas utiligita por produkti elektron. La elektrejo de la urbo Uster ofertas al sia klientaro ricevi parton aŭ eĉ sian tutan elektran energion el "ekologia" produktado de Ustermer Aa.

Eksteraj ligiloj redakti