La ustilago (aŭ fulgofungo aŭ smutofungo) estas genro el la ordo ustilagofungoj (Ustilaginales) kaŭzantaj multajn gravajn malsanojn al vaskulplantoj ĉefe al poacoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maiza ustilago
Maiza ustilago(Ustilago maydis)
Maiza ustilago(Ustilago maydis)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: klabfungoj Basidiomycota
Subfilumo: Ustilaginomycotina
Klaso: Ustilaginomycetes
Ordo: Ustilaginales
Familio: Ustilaginaceae
Ustilago
(Pers.) Roussel 1806
Kelkaj specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specioj de la genro parazitas en la histoj de la plantoj. Multaj specioj penetras la mastroplantojn dum embrio- aŭ ĝermostato kaj sur tiu elevoluas plene dum la plenkreska fazo. La ustilaga parto de la planto (grajno, folio, tigo, partoj de la floro aŭ bulbo) aperas fulgosimile, en tiel nomata soroj. Post kreviĝo de la soro, la nigra spormaso disvastiĝas per la vento.

Oni preventas per fungicida traktado de la grajno aŭ per kultivado en neinfektita agro. Oni neniigas la atakitajn plantojn aŭ plantajn partojn antaŭ la sporformado kaj kreviĝo.

Vidu ankaŭ redakti