Utopia Planitia estas ebenaĵo sur norda parto de planedo Marso. La rokoza Utopia Planitia situas inter 47,97° norda latitudo kaj 225,74° okcidenta longitudo. Ĝi estas la surgrundiĝa loko de la Usona planeda sondilo Viking 2 (1976) kaj la Ĉina veturilo Zhurong (parto de misio Tianwen-1, 2021).

Utopia Planitia
alfrapa kratero • aliplaneda ebenaĵo [+]
Koordinatoj46° 44′ 24″ N, 117° 31′ 12″ O 46.74117.52Koordinatoj: 46° 44′ 24″ N, 117° 31′ 12″ O [+]
Vikimedia Komunejo:  Utopia Planitia [+]
vdr
Glacio sur la Marsa Utopia Planitia.

Ĝia surfaco similas al la ebenaĵo Chryse Planitia, la surgrundiĝejo de la sondilo Viking 1. La du lokoj kemie preskaŭ samas, kio estas klarigebla plej verŝajne al la oftaj kaj grandegaj sabloŝtormoj.[mankas fonto]

Sur la Utopia Planitia troveblas reto de malprofundaj kavaĵoj, kiujn formas verŝajne la fendiĝo de la ĉiamfrosta grundo. Oni povis vidi sur fotoj de surgrundiĝa sondilo de Viking 2 blankajn prunsimilaĵojn dum 100 tagoj, dum du marsaj vintroj. La prujno precipitiĝas, kiam karbona dioksido kaj akvovaporo de Marsa atmosfero kondensiĝas sur la atmosferaj pulveroj kaj defalas. La karbona dioksido vaporiĝas pro Suna varmo, kaj postrestas la akvoglacio.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti