Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2003

Bonvenon redakti

Bonvenon en Vikipedio, Arno! --Brion VIBBER 20:13, 20. Dec 2002 (UTC)

Laborista Partio redakti

Estimata Arno, Mi rimarkis ke vi estas tre aktiva en Vikipedio do mi petas vian opinion. Mi verkis artikoleton pri la Laborista Partio en Britio sed ne povas decidi pri la titolo - kion vi opinias? Labour Party, Laborista Partio en Britio, Brita Laborista Partio. Mi antaŭdankas. Paul

Estimata Arno, Mi ĵus rimarkis ke ni komencis fari similajn ŝanĝojn al la TAGOJ. Ni enmetas la samajn detalojn sed en malsimilaj stiloj.

Mi volonte akceptas la vian ĉar ĝi plaĉas al mi. Amike Paul

Azmoziz redakti

Saluton, Arno, kaj dankon pro la bonvenigo.
Mi ne estas bona kunlaboranto, sed mi lernetas, malrapide, iom post iom.
Responde al via demando: Ne, mi ne estas kimro, kvankam mi paroletas la kimran lingvon (kaj ankaŭ la francan, un peu, assez pour vous dire bonjour!). Mia unua lingvo estas la angla. Sed krom tiuj informetoj mi preferus ne disdoni personajn detalojn, do mi elektis salutnomon kiu ne estas mia vera nomo.
--Azmoziz 12:05 25. Jul 2003 (UTC)


Lastaj ŝanĝoj redakti

Nu, estas sufiĉe simple en teorio. :)

Kiam oni vizitas Speciala:Recentchanges (aŭ ekvivalento), la vikio montras iom da teksto, kaj poste liston de ŝanĝitaj paĝoj. Tiun tekston ĝi prenas el paĝo Vikipedio:Recentchanges se tiu ekzistas, se ne el apriore difinita tekstaĵo laŭ la traduko-dosiero.

Estus iomete pli facile se tiun tekston oni povus redakti rekte per la speciala paĝo, sed tio jam ne eblas. Eble estonte oni plifaciligos, sed ankoraŭ ne. Tial, se oni volas ŝanĝi la montrotan tekston de la apriora al io alia (ekz, kun interlingvaj ligiloj), oni kreu paĝon Vikipedio:Recentchanges (aŭ en:Wikipedia:Recentchanges, fr:Wikipédia:Recentchanges etc) kaj enmetu novan tekston tie. --Brion VIBBER 09:08, 21. Aŭg 2003 (UTC)

Jadwiga Gibczyńska kaj Jerzy Fornal redakti

Elkorajn gratulojn pro la artikoloj pri Jadwiga Gibczyńska kaj Jerzy Fornal ! Enskribu vin en Vikipediistoj-amike Vitred


Mi jam estas inter la Vikipediistoj en Francio . Arno LAGRANGE.


Mi tute konsentas. Eble vi pravas - do, estu kabaredo. Vitred

Kia interesa maniero interkonatiĝi kun la Vikipedio! Mi ne scias kial mi neniam vidis tion antaŭe... Dankegon pro via daŭra laboro ĉi tie! La Vikipedio ne estus same sen vi! --Chuck SMITH

La Tukoj redakti

Kio estas la filmeto La Tukoj? --Chuck SMITH

stila gvidlibro redakti

Saluton Arno! La stila gvidlibro por biografioj kiun ni iniciis antaŭ kelkaj semajnoj postulas ke la unua frazo de artikolo estu plena propozicio. Do, ĉe La Tukoj devus esti ne La Tukoj, esperanto-filmo, laŭ scenaro kunverkisto, sed La Tukoj estas Esperanto-flimo, laŭ scenaro... La aliaj oftaj redaktoroj jam sekvas tiun, do mi petas ke vi faru same por kiel eble plej multe koherigi la Vikipedion. Dankon! Kriĉjo 13:04 22. Jul 2003 (UTC)

Jes mi klopodos konformiĝi. Arno.

Saluton Arno. Bonvolu ne meti spacon ĉe ambaŭ flankoj de dupunkto (" : "). Sufiĉas nur spaco post dupunkto. Vi estas la sola redaktoro kiu regule faras tion, kaj tio iom malhelpas koheron de punkciumo. Antaŭdankon! Kriĉjo 17:43, 9. Sep 2003 (UTC)

Hej Kriĉjo ! mi admiras ke vi rimarkas tiajn redaktajn detalojn, kiuj cetere ne videblas kiam oni legas la artikolon. Eble mi estas la sola kiu tion faras, sed kiel mi ŝanĝus pli ol tridekjaran tajpedukadon ? Mi lernis iajn punkciajn regulojn kiujn mi malfacile povas ŝanĝi. Mian legadon ĝenas manko de la spacoj ĉirkaŭ dupunkto : ĉu kompreneble ? Mi esperas ke tio ne tro ĝenos la komunan redaktan kunlaboron :o) Arno Lagrange 06:44, 10. Sep 2003 (UTC)

Mi ne pensas ke mi agas malĝentile al la novuloj. Fakte, jam kelkaj homoj eĉ retpoŝtis al mi post mia averto por danki, dirante ke ili ne povis trovi stilajn regulojn kaj ĝojas ke mi sciigis pri la ekzisto de tiu dokumento. Sed ĉiukaze, kiam venas novuloj kiuj faras centojn de artikoloj en tute nekonforma, malbela, neneŭtrala, aŭ neenciklopedieca lingvaĵo, oni povas pardonu la emon uzi fortajn vortojn. En nacilingvaj Vikipedioj mi neniam vidas la fajfon pri stilaĵoj kiel tie ĉi. Kriĉjo 14:11, 12. Sep 2003 (UTC)

Laŭ mi oni ĉiam provu eviti fortajn vortojn, eĉ se vi interne bolas. Verki centojn da artikoloj estas laŭ mi bona kaj laŭdinda afero, eĉ se multo ankoraŭ ne estas bela kaj perfekta. (Eĉ neŭtraleco estas praktike ege malfacila afero: Mi ĝis nun ne aŭdacis verki artikolon pri Hitler, ĉar mi kiel germanino eble ne havas sufiĉe da distanco por esti neŭtrala...)
Partopreni ĉi tie postulas ege multe da idealismo, kaj se la homoj nek famon nek monon nek dankon gajnas, ni almenaŭ kritiku en afabla, ĝentila stilo. Certe multaj dankas vin pro la konsiloj, sed ni ne vidas, kiom da homoj fuĝas aŭ ne aŭdacas ekpartopreni, leginte niajn diskutojn. Apenaŭ iu konscie volas damaĝi al nia projekto (aŭ maliceme laborigi la stultajn redaktorojn) kaj eĉ kontraŭ vandaloj plej bone efikas silenta renversigo. Amike, --Unukorno 13:15, 14. Sep 2003 (UTC)
Unukorno ! Mi dankas ke vi aldonas tiun komenton. Mi demandas min kiun vi celas per "vi", ĉu min (Arno), ĉu Kriĉjo-n, ĉu ambaŭ ? Mi aldonas ke mi konas klerajn konatulojn kiuj ne volas eniri la projekton ĉar ili tediĝas de diskutoj kaj disputoj. -- Arno Lagrange 08:35, 15. Sep 2003 (UTC)
Do, mi ĉefe reagis al la frazo de Kriĉjo, kiu diris, ke oni en certaj kazoj "pardonu la emon uzi fortajn vortojn". Sed fakte mia prediko por afableco validu por ni ĉiuj - eĉ por mi!! --Unukorno 10:22, 15. Sep 2003 (UTC)

Saluton Arno! Dankon pro via mesaĝo. Fakte mi devas konfesi ke mi ne rimarkis la memligojn. Do estonte mi estos pli zorgema. Vere plaĉas al mi labori por Vikipedio kaj laŭ mi estas tre grava prepari paĝojn por jaroj ktp. Ĝi certe estas multe pli facila fari tion nun kiam la paĝoj ne enhavas tro da informoj. Do nuntempe la tagoj havas la saman formaton kaj mi intencas fari similan laboron por la jaroj. Paul 12:55, 29. Aŭg 2003 (UTC)

Artikolo en revuo esperanto redakti

Eble estus interese havi ekranbildo de la artikolo pri la Universala Esperanto-Asocio. -- Chuck SMITH 13:21, 14. Nov 2003 (UTC)

Jes mi elektis la artikolon pri Malfermita kodo ĉar mi ĵus konstatis ke ĝi mankis en eo dum ĝi ekzistas en multaj aliaj lingvoj. Estas bona ekzemplo de multlingveco. Pri UEA mi ne sciis ĉu estas tiom da lingvoj (estas nur eo k nl). Pri Esperanto kaj Z certe jes, sed mi ne tiom emas propagandi pri esperanto al esperantistoj. Alia ideo : Esperanto (gazeto) :-)


Kara Arno,
Mi ŝuldas al vi multajn dankojn, kaj pro plibonigoj de Rumi kaj Irana Esperantisto, kaj pro enmetado de Sekvi la Majstron Interrete en la Vikipedion.
Ahmad

Angela redakti

Dankon pro via bonvenon. I don't speak Esperanto so I'm just here to add interlanguage links occasionally. I am the same Angela as the English sysop Angela. :) Angela 02:39, 30. Nov 2003 (UTC)

Multkolorbirdo redakti

Saluton Arno, mi povus skribi artikolojn de diversaj temoj, sed mi volas scii vian opinion rilate themojn: Kiaj temoj estas la plej gravaj por Vikipedio:

  • biografioj
  • islama fido
  • islamaj ŝtatoj kaj urboj
  • neeŭropa historio
  • raraj lingvoj
  • raraj kaj minacaj bestoj
  • aliaj temoj

Multkolorbirdo 16:15, 7. Dec 2003 (UTC)

Intervjuo redakti

Do, Arno, la intervjuo impresas al mi! Sed, mi sentas ke ni ankaŭ diskonigu pri la Esperanto-lernolibroj ĉe Vikilibroj. Gabriel BEECHAM 15:14, 8. Dec 2003 (UTC)

Kara Arno,

Redankante vin pro ĉiuj viaj korektoj/aldonoj/ligoj/... al miaj kontribuoj, mi havas demandeton: Kiel en mia paĝo, en parto "kontribuoj de Vikipediisto" videblas, 13an de Nov. 2003, mi aldonis artikolon pri Rumi, sed en la paĝo "Novaj paĝoj" mi ne vidas mencion pri Rumia artikolo en 13a de Nov.. Bv. diri al mi kial en Novaj Paĝoj ne registriĝis Rumi-artikolo. Samo validas pri artikolo pri Maĥmalbaf, kiun mi aldonis al la Vikipedio en 22a de Nov. aŭ pri artikolo pri Sepehri en 21a de Nov.. Probable mi misfaras ion?

Antaŭdankante vin pro la klarigo, s-ane via, Ahmad


Kara Arno

Yes la nomo de la libro estas "A Beginner's Course of Esperanto" (1978) kio povas surkovrile iele (t.e. vertikale pere de inicialoj) legiĝi ankaŭ kiel: "ABC of Esperanto". Ĝi estas far s-ano W.J. Downes. (Por refreŝigi vian memororon: vi estis demandinta pri tio sur mia paĝo antaŭe.)

Ahmad, 16 Dec 2003


Kladistiko redakti

Vidu Kladistiko kaj Diskuto:Kladistiko.

10.000 artikoloj redakti

Arno, iam vi promesis al mi ke vi sendus al mi kelkajn alineojn (preferinde 3) kiujn mi dissendus tra diversaj retlistoj por ke ĉiuj sciu ke la Vikipedio en Esperanto nun havas 10.000 artikolojn. Ĉu vi povas sendi tion al mi? Eble mia retpoŝtkesto estis plena kiam vi provis sendi... --Chuck SMITH 21:40, 17. Dec 2003 (UTC)

romanian language in multilingual coodination redakti

I just edited that, because at the date when hebrew wiki had 1017 articles, romanian had 1200. Istead, you eliminated romanian wikipedia from the list, and inserated latin wikipedia. And I thought that would not be fair for the romanian wiki comumnity. i do like latin, because we romanians are originated in the latin people, as well as romanian language is originated in the latin language, but that doesn't mean that I love latin more than romanian. Thank you.-- Danutz

Yes, I`m the one. It`s not that I prefer english more, it`s more like, I don`t manage to build a correct sentance in esperanto, so ... Otherwise I speak only german and spanish and some french and italian. And romanian of course. I hope that romanian is ranked 7th. :) -- Danutz

Mi respondis ĉe Vikipediista diskuto:213.164.241.16. Arno Lagrange 14:48, 18. Dec 2003 (UTC)

Vikipedio albana redakti

Mirëserdhe (Bonvena) en la Vikipedio albana, ArnoLagrange!

Dankon pro cia artikolo tie. La Vikipedio albana estas tre malplena kaj mizera ĝis nun. Ni (Dori kaj mi) dankas cin pro ĝi! Saluton! >:o)= - Piolinfax 03:46, 23. Dec 2003 (UTC)


Bam-katastrofo redakti

Kara Arno

Elkorajn dankojn pro viaj kondolencoj rilate al la granda katastrofo okazinta en Bam-provinco. Kiel vi scias, krom multege da karegaj vivoj, ĉirkaŭ %80 de la urbo Bamo kaj ties tiel historia citadelo estas neniigitaj.

Feliĉe la helpoj, ĉu enlandaj ĉu eksterlandaj multegas kaj vere trankviligas onin. Ekz-e, samkiel en lastnokta mesaĝo en nia e-poŝt-grupo mi menciis:

"Ĉinokte ĉirkaŭ la 10a horo, mi preterpasis Iranan Nacian Organizon pri Sango-Transigado sur Vesal-strato en Tehrano, ĝi estis plenplena de sang-donacontoj. La respondeculoj diris al novvenintoj ke jam venis tro da volontuloj por donaci sian sangon, ĉinokte plu ne eblas tio. Bv. revenu poste, eĉ post kelkaj tagoj, jam la sango-banko estas plena ..."

Tamen por rekonstruado de la urbo, kaj resanigado de la vunditoj kaj renormaligado de tiuj kiuj perdis familiano(j)n - se tio fakte eblus - bezonatas multo pli. Unu urbon oni devas rekonstrui! La restintan urbanaron oni devas resanigi kaj fizike kaj psike.

Mi scias ke jam longiĝis mia skribaĵo, tamen mi dezirus kopii ĉi tie por vi, alian mesaĝon, kiun mi poŝtis al nia grupo, morgaŭon de la tertremo. Post legado vi ja povas forviŝi ĝin:

Karaj s-anoj,

Miajn elkorajn kondolencojn al ĉiuj familioj perdintaj membro(j)n sekve de la tertremego. Pri la nombro de pereintoj, vunditoj kaj senhemigitoj ekzistas diversaj pritaksoj, sed la nombro vere ne tiel kaŭzus diferencon en nia malĝojo, ĉar eĉ se nur unu persono (membro) estus suferinta, certe ankoraŭ ĉiuj ni elĉagreniĝus. Laŭ la ĉiam-citata, kaj neniam malnoviĝanta, poemo de Sadio (1184-1218):

"Membroj de sama korpo estas l' Adamidoj
Ĉar el sama gemo ili estas kreitoj
Kiam membron Fortuno dolorigas
La aliajn nenio trankviligas."

Espereble la poem(enhavo)o estas plenumata samkiom ĝi estas citata.

Kiel sciate, ankaŭ la plejmulto de Bam-citadelo, “la plej granda adoba konstruaĵo de la mondo” estas jam detruita. Ankaŭ pri tio, ni estis avertitaj per Ferdoŭsi (940?-1020?):

"Bonkvalitaj konstruaĵoj iĝos detruitoj
Pere de l' adaj pluvoj kaj la sunaj radioj." (… kaj tertremoj!)

Ja pri la cidadelo ne multon ni povus antaŭfari, sed certe la domojn kaj aliajn relative novajn konstruaĵojn ni povus fari kontraŭ-tertremaj. Kiel ĉiam ni sufiĉigu al: “Ho, ve!”

Eble ne ĉiuj vi scias ke en la 4a n-ro de nia revuo, Irana Esperantisto, aperis artikolo pri Bam-citadelo ("Bam-citadelo", far Asad Mahbub, Jaro 2, N-ro 4, Somero 2003, p.5-7.). Ekde la 2a de dec. 2003 la kompleta teksto de la artikolo estis/as alirebla ankaŭ en la Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Bam-Citadelo.

Probable la lastaj Esperantistoj kiuj povis ĝui la grandiozon de la citadelo, estas niaj hispanaj samideanoj studentaj Lluis, Ferran, Roger kaj Joan, kiuj vizitis nian landon lastan someron. Amikoj miaj, aprezu la konservitajn fotojn, filmojn kaj ... memorojn!

Samideane via,

ahmad

Redankante vin,

Ahmad, 30 Dec 2003

Flauto Dolce redakti

Saluton, Arno! Dankon pro la bonveno kaj pro via riparo de la ligilo! Mi ne komprenis kial ĝi ne funkciis, sed nun vi klarigis la aferon. Mi bedaŭras mian fuŝaĵon. Ĝis nun mi laboris ĉefe en la angla Vikipedio, ĉar mi legas Esperanton multe pli facile ol mi skribas ĝin. Eble mi trovos baldaŭ la kuraĝon redakti aŭ eĉ krei artikolojn en la esperanta. Ni vidos ĉu mi pliboniĝos post kelka praktiko! Samideane via, Flauto Dolce 19:56, 3. Jan 2004 (UTC)

Kaoso en la uzado de pluralaj artikoltitoloj redakti

Kara Arno,

mi ne sciis kien skribi (mi ne trovis sur la ĉefpaĝo konvenan ligon), tial mi skribas tie ĉi.

Iru do al la Babilejo.

Mi trovas vortojn ligitaj al titoloj pluralaj aŭ singularaj (ekz. plantoj/planto ambaŭforme ekzistas kiel ligitaj vortoj, amaskomunikiloj sur la ĉefpaĝo). Ankaŭ en PIV aperas artikoloj en pluralo, ĉefe la plantaj, animalaj grupoj (familio, klaso) kaj en multaj esprimoj. Laŭ kiu regulo korekti, redirekti tiujn?

Bonvolu legi Nomoj_de_titoloj.

vikipedia serĉilo redakti

kiam ekfunkcias denove la vikipedia serĉilo?

Pri tio ni esploru ĉe Brion. Memoru ke dum pli ol unu tago la vikipedio tute ne plu estis alirebla. Ŝajnas ke grave paneis unu el la serviloj. Oni ja aldonis trian servilon sed daŭre estas misfunkciadoj. En mesaĝo Jimbo vokas ke oni enŝutu pli da mono en la projekto por akiri taŭgan materialon (necesus 20 000 US$ dum envenis nur 4 000).
Arno Lagrange 18:06, 10. Jan 2004 (UTC)

RK 01.10.


Alilingvaj ligiloj malsupre redakti

Mi vidas, ke vi ie movis la ligilojn al aliaj lingvoj al la malsupro de la artikolo. Mi ankaŭ vidis, ke oni ekfaras tion en en: . Ĉu vi povas pravigi tiun ŝanĝon? -- :) 00:29, 16. Jan 2004 (UTC)

Vikifontoj redakti

Saluton, Arno. I've nominated you for adminship at Wikisource. Please reply there to say if you accept or not. Thanks for all your work on the Esperanto pages over there. :) Angela 02:28, 17. Jan 2004 (UTC)

Miroslav MALOVEC redakti

Saluton Arno,

mi ĵus enpoŝtigis vian diskutan kontribuon pri mamuloj kaj sendis ĝin al s-ro Lumomír Středa, kiu certe ĝojos, ke aperis unua reago. Mi devas diri, ke lia origina dosiero estas en Word, ĝi estas nur unu granda dosiero, tial mi devis adapti ĝin por Vikipedio dishakante ĝin je malpli longaj partoj. Ĉu mi tion fari bone, mi ne scias. Ankaŭ estis problemo, ke ĉiu taksono estis je alia situo de tabelilo, kion mi ne sciis precize imiti en Vikipedio. Se vi deziros, mi povas sendi al vi elektronike la originalan dosieron.

Bedaŭrinde oni ŝanĝis mian pasvorton (mi ne komprenas kial?), sed vere per terura maniero, ĉar la nova pasvorto enhavas literojn ZY, kiuj estas miksataj ĉe unuopaj klavaroj - kaj ĉar la pasvorto prezentas nur asteriskon, mi ne scias, ĉu mi tajpis Z aŭ Y. Pro tio la ensalutado fariĝis ankoraŭ pli komplikaj kaj sekve mi ensalutos ankoraŭ malpli ofte ol antaŭe, post kiam la programo ĉesis memori mian pasvorton. Mi opinias, ke literoj YZ devus esti malpermesitaj por la pasvortoj.

Mirek

Piolinfax redakti

Dankon pro la vortoj kiojn vi korektis en la mia paĝo (Piolinfax). Ili estas tre utilaj al mi! Esperanto estas facila lingvo al mi sed tio foje estas problemo, ĉar mi tro fidas al ĝia facileco! Dankon ree! (Novaj korektetoj ĉiam estos bonvenaj!). :). - Piolinfax 13:23, 8. Feb 2004 (UTC)

Gaela lingvo redakti

Saluton, Arno! Estis problemeto - la frazo "Gaela lingvo" ne samsignifas kun "Skotgaela lingvo". Gaelo estas idgento de keltoj, kiuj vivis kaj vivas en Irlando, Skotlando kaj Manksinsulo. Origine, la gaela lingvo estis la unusama lingvo, kiun ĉiuj ĉi personoj uzis. Sed dum la jarcentoj, la gaela disrompis en tri apartajn lingvojn: la irlanda (aŭ irlandgaela), la manksa kaj la skotgaela. La nomo skotgaela estas uzenda ĉar ankaŭ ekzistas la skota lingvo (malnov-anglida lingvo). Do, ĉu tio bonas? -- Gabriel BEECHAM 01:55, 13. Mar 2004 (UTC)

Yekrats redakti

Dankon, Arno, por la lastatempe helpo kun miaj artikloj (pri Sankta Patriko kaj aliaj). --Yekrats 17:00, 17. Mar 2004 (UTC)

unu bieron pli de la Mondo redakti

Saluton kara !!!

Mi gratulas vin pro via aktiveco en vikipedio. kaj pri mia nova artikolo pri polar mi nur aldonis
unu bieron pli de la Mondo.

Mi esperas kontribui pli pri aliaj aferoj kiel la CNT.

Ĝis Fartu bone !!!

thumbnail redakti

Kiel funkcis la thumbnail kompaktiga sistemo? Mi petas vian helpon por malgrandigi la footn de MedgyessyPéter.jpg Razilkilingo

Gabriela administrantiĝo redakti

Tute bone, Arno. Mi bedaŭras pri la nerespondo - mi devis studi por ekzamenojn dum la lasta semajnduo, sed mi skribos ion nun. -- Gabriel BEECHAM 22:02, 30. Mar 2004 (UTC)


Dankojn pro la administrantigo Arno, kaj gratulojn pro la stiŭardiĝo! Sed, ĉu 'intendanto' estus pli bona traduko? -- Gabriel BEECHAM 21:34, 9. Apr 2004 (UTC)


Sal, Arno: mia adreso estas: gabriel_beecham ĉe esperanto.ie (anstataŭigu @ por la ĉe - mi skribas tiel ĉi por eviti la firetrobotojn). -- Gabriel BEECHAM 22:57, 14. Apr 2004 (UTC)

Helmut Welger redakti

Kara Arno,

dankon pro via afabla bonvena saluto! Mi estas Helmut Welger, mi hodiaŭ enmetis la artikolojn pri teozofio, Hilelo, Ora Regulo. Mia retadreso estas helmut.welger@gmx.de.

Kun afablaj salutoj, Helmut Welger


Dankon por la saluto redakti

Dankon por la bonveno! --pne 13:57, 3. Apr 2004 (UTC)

test.wikipedia redakti

Please create an account on http://test.wikipedia.org -- Tim Starling 02:51, 5. Apr 2004 (UTC)

parce que l'option steward n'est actuellement valide que sur test, et qu'il faut que tu ais un compte pour pouvoir recevoir les droits de steward. PLus d'info ici. Si tu as besoin d'aide, contacte moi sur ma page sur meta m:User:Anthere a plus.

Tok Pisin en la listo de la lingvoj en la ĉefa paĝo redakti

Saluton Arno.
Mi probis ŝanĝi la linkon al la Tokpisina Vikipedio (kiu devus esti Tok Pisin (Tokpisina) tpi.wikipedia.org) en la listo de la lingvoj en la ĉefa paĝo. Mi ŝajne suksesis ŝanĝi la enhavon de la mesaĝo "Vikipedio en aliaj lingvoj" sed strange tiu ŝanĝo ne aperas en la ĉefa paĝo. Ĉu vi komprenas kial?
Antaŭe, dankon
--Milaiklainim 14:30, 8. Apr 2004 (UTC)
PS: Mi suĝestas artikolon pri la neforgesebla gazeteto Eka Eĥo kiun Jefo eldonis siatempe ;););)


Reta vortaro redakti

Nu Arno, antaŭ ol forigo de Aglo mi traserĉis mian poŝvortaron Esperanto-Anglan, tiun far Andrew MCLINEN (la mia de l' majstro John WELLS ne haveblis al mi hieraŭ). Ĝi vere estas aĉa verko (ne aĉetu ĝin), kaj en ĝi mi tute ne trovis la vorton "Aglo". Necertante eĉ pri la titolo, mi forigis. Sed nun, post serĉo en la Angla-Esperanta flanko de mia mishelpema vortaro, mi trovas tiun vorton. Pardonu pro la miskompreno; de nun mi ĉiam kredos nur pli bonajn referencaĵojn :) Gabriel BEECHAM 22:32, 16. Apr 2004 (UTC)

Vikifontoj redakti

Merci pour tes notes à Wikisource. Nous sommes déjà plusieurs qui comprenons le français, mais s'il y a des question en Esperanto je n'hésiterai pas de to condidérer. :-) Eclecticology 18:18, 23. Apr 2004 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "ArnoLagrange/arkivo 2003".