Uzanto-Diskuto:Slavik IVANOV/Arkivo

Gangleri redakti

Saluton kaj Bonvenon Slavik! Mi kutme estas ĉe irc://irc.freenode.net/ , irc://irc.freenode.net/ro.wikipedia kaj / aŭ ĉe irc://irc.freenode.net/mediawiki . Se vi uzas IRC bv. enveni. Antaŭdankon! Gangleri | Dh | D 01:48, 25. Jan 2005 (UTC)

Mi penas Slavik IVANOV 02:39, 25. Jan 2005 (UTC)

Pri loglano redakti

Mi havas demandon pri pronoco de tiu ĉi nomo "loglan" en la rusa kaj angla. Kie estas la akcento? Ĉu je "lOglan" aŭ "loglAn"? Tio estas grava por la belarusa varianto de la nomo, ĉu estos "лОглан" aŭ "лаглАн". Vi estas plej fama kaj plej sperta loglanisto, konata al mi :-) Bv. respondi. --Zmitro 15:13, 1. Feb 2005 (UTC)

Kiom mi memoras Loglanon, la akcento en ĝi falas sur la unuan silabon: do LOGlan. Sed ruse mi ĉiam ial prononcas лагЛАН. Do mi eĉ ne scias, kion precize vi demandis. Verŝajne tion, kiel oni vere prononcu: do tiam estu "логлан" belaruse.

Ossetic Wikipedia redakti

I'm seeing if I can help you establish an Ossetic Wikipedia, and have some questions. Why do you think the selfname (/interwikiname/native name) should be "Иронау" and not "Ирон"? I found the last version at geonames. I don't know much about this, but just want it to be right from the beginning. Is there some controversy in the name? Alternatives? Should you perhaps poll the other interested parties? I know you have requested to use the russian language file, but have you perhaps done some translation already, could you perhaps do some at m:LanguageOs.php? --Dittaeva 11:04, 28. Feb 2005 (UTC)

About the selfname: "Иронау" is the one-word form for "in Ossetic [language]", which is used to make links to pages in Ossetic. It's a case form of "Ирон", similar for "Türkçe" of "Türk" (used in tr.wikipedia.org). Any poll about the question would be inconclusive, for there are still too little users of the Ossetic WP, but, be sure, I have contacted my Ossetic friends to ask their opinion.
About the language file: I believe the language file way might be too long for us now, the shortest way is the MediaWiki namespace. Now I am applying to receive temporary adminship to be able to change MediaWiki texts at http://os.wikipedia.org . -- Slavik IVANOV 07:56, 1. Mar 2005 (UTC)
Ok. Brion has already done what I was wanting to do. Happy editing. --Dittaeva 10:44, 1. Mar 2005 (UTC)
Yes. Still there are some problems: e. g. interwiki links to os do not work in other language Wikipedias. Can you comment this? -- Slavik IVANOV 13:10, 1. Mar 2005 (UTC)

Saluton! (la artikolo pri Kolker) redakti

Mi pensis jam, la bildo moviĝis mem :-) Marvin 20:02, 29. Jan 2005 (UTC)

Mi vikipediigadis la artikolon samtempe kun vi, sed kiam mi penis enskribi ĝin, venis la atentigo, ke iu alia redaktis la artikolon antaŭ mi. :) Mi rigardis kaj rimarkis, ke vi vikipediigis eĉ multe pli bone, ol intencis fari mi, do restis nur movi k malgrandigi la foton.
I. a. dankon pro via laboro! Aŭ foje mi sentas min freneza solulo... -- Slavik IVANOV 21:44, 29. Jan 2005 (UTC)
La rusa artikolo estas preta nun. Boris jam vidis kaj aldonis iom. Marvin 07:56, 11. Feb 2005 (UTC)
Dankon! Vi entute multe kaj bone laboras... -- Slavik IVANOV 14:28, 11. Feb 2005 (UTC)


Ĉu roboto povas helpi vin? redakti

  1. ekzistas amaso da titoloj, kiuj ne ligas al ajna lingvo;
  2. ekzistas aro da titoloj en Vikipediaro kun ambiguaj ligoj.
  • Se estonte ekzistas temoj kies titolojn vi ŝatas kunligi bv. mem faru la listo(j)n. Ĝis baldaŭ! Amike Gangleri | Dh | D 21:46, 19. Feb 2005 (UTC)
Dankon pro la listo; ĝi estas tute interesa. Mi tamen ne komprenis vian lastan komenton (kiel mi "mem faru listojn"?). Koncerne la amiguajn ligojn: jes, mi renkontis jam almenaŭ unu tian -- pri Norda Kaŭkazio, en kelkaj Vikipedioj miskomprenita kiel Suda Federala Distrikto: bonŝance kun helpo de germanparolanta rusa vikipediisto ni disambiguigis tion, sed kredeble ne ĉiam facile eblas la samo. - Slavik IVANOV 10:40, 20. Feb 2005 (UTC)
Kaj ĉu vi povas klarigi, kial kelkaj artikoloj aperas en la listo pli ol unufoje? Ĉu temas pri eniroj, kiujn la robot faris, aŭ pri iuj miaj agoj rilate de tiuj artikoloj? - Slavik IVANOV 12:19, 20. Feb 2005 (UTC)
Mi jam estis lacega kaj havis nek la programaron por ordigi ilin kaj forĵeti la duoblaĵojn nek detalan konon pri la artikoloj kiel vi. Hodiaŭ mi scius metodon por ordigo kaj forigo de duoblaĵoj. Amike Gangleri | Dh | D 13:18, 20. Feb 2005 (UTC)
Ĉu vi povas helpi pri disambiguado de "Sputnikoj"? Ekzistas artikoloj pri "Sputnik-1" kaj pri la "programo Sputnik" kadre de kiu estis lanĉitaj kelkaj artefaritaj satelitoj. - Slavik IVANOV 09:52, 21. Feb 2005 (UTC)

Kara Slavik (de Petro) redakti

mi ne devas ellasi vin en miaj mesaĝoj pri mia [[1]]. Se mi ofendis vin iel, eĉ ne sciinte, bonvolu pardoni al mi. Restas Petro 12. Okt. 2005 16: 23 (UTC)

Ĉu vi konas la ulojn, kiuj verkas la Novaĵojn el Rusio? Ĉu ni povus ricevi permeson por preno de la tesktoj el la blogo? (ekz. artikolo nun aperis pri 50-jara datreveno de kosmodromoj? Narvalo 07:48, 3. Jun 2005 (UTC)

Jes mi iom konas la ekinton de la ideo (en la teamo de la paĝaro nun estas kvin homoj jam). La ekinto (kaj, mi kredas, la ĉefa aŭtoro) nomiĝas Kirill ŜVEDOV, loĝas en Moskvo. Mi ĵus sendis al li mesaĝon pri via demando. - Slavik IVANOV 08:13, 3. Jun 2005 (UTC)

Ĉu li respondis? Narvalo 11:37, 9. Jun 2005 (UTC)

Fakte ne. Mi provu kontakti lin per lia samprojektano... - Slavik IVANOV 21:58, 9. Jun 2005 (UTC)
Mi kontaktis kun Kirill ŜVEDOV kaj li permesis al ĉiuj uzi tekstojn de la blogo en vikipedio se estos ligo al la blogo Maksim 09:09, 26. Sep 2005 (UTC)
Mi ekprovu, ekz., de Viktor ŜENDEROVIĈ.

Monato redakti

Estimata, 
principe mi ne kontraŭas aperigon de artikoloj el MONATO, kondiĉe ke oni indiku la fonton  (kion vi ja sendube faras). Pri la teknika aranĝo bonvolu intertrakti kun la redakcia  sekretario Paul Peeraerts, al kiu mi sendas kopion. 
Bonan sukceson, sincere via 
Stefan Maul 

Narvalo 10:48, 11. Okt 2005 (UTC)

Kara Slavik,

la ŝablono El Monato por kategoriigi Monato-tekstojn estas bona kreaĵo. Mi tuj ekuzis ĝin ĉar mi ŝatas la revuon Monato. Mi jam longe abonas ĝin kaj mi loĝas proksime al ĝia eldonejo. Jam estas multaj artikoloj kun eksteraj ligoj al Monato-artikoloj kiuj estas konsulteblaj en la reto. Eble mi faros artikolon kun listigo de ĉiuj "referencoj al artikoloj el Monato" kaj aldone metos ĝin en la Monato-kategorion.

Mia dua rimarko temas pri la ŝablono de la urboj en Rusio. Mi persone preferas kunmeti latitudon kun longitudon ĉar tiam eblas uzi la ŝablonon "koordinatoj" kaj tio donas rektan aliron al programoj kun navigado-eblecoj.

Amike salutas, 82.146.101.169 13:49, 18. Okt 2005 (UTC) strange, pro nekonata kialo, mi elsalut-iĝis, do mi donas mian uzulan nomon jen: Biciklanto

Pri la rusiaj urboj jam oni kreis ŝablonon kun koordinatoj (kiel vi scias, mi nur dokumentas ĉi tie, ke la diskuto estas fermita). - Slavik IVANOV 13:36, 18. Mar 2006 (UTC)

Slavik, vi denove proponis artikolon de mi. Dankon. PT 22. Okt. 2005 10:53 (UTC)

Mi eĉ ne rigardis ĝian historion. Do, eblas diri, ke estas senpartia, objektiva pritakso de la kvalito de via laboro. :) Estimplene, Slavik IVANOV
Dankon por viaj vortoj de rekono. Estas por mi mirinde, ke ĉiuj laŭdas miajn artikolojn, sed kiam vikipediistoj povus subteni min en miaj petoj por fariĝi administranto, nur tri homoj balotis por. Ĉu ceteraj "timas" min? Interalie, en la artikolo pri Kemal ATATÜRK, kio estas ankaŭ propono por ADLS, estas proksimume 75 - 80 % de mia teksto. Se vi ne kredas, verkontrolu historion de redaktoj. Ĉu tio ne atestas pri io? Vikipedie restas PT 23. OKt. 2005 06:17 (UTC)

Peto por esperantigo de rusa nomo redakti

Vitaly Lazarevich Ginzburg (Виталий Лазаревич Гинзбург) - Kiel esperantigi tiun, kompreneble sen "Y"? (mi pensis "Vitali Lazareviĉ Ginzburg", sed esperantigo de angligo de rusa nomo ne ŝajnas bone al mi!). Kaj kie falas la acento? Antaŭdankojn al vi, - Le Hibou 23:05, 22. Okt 2005 (UTC)

Foje ŝajnas al mi, ke oni tute sensisteme uzas literon y en angligoj el la rusa: jen ĝi rolas kiel ий, jen kiel ы, jen kiel й... Pri Ginzburg la bona esperantigo (senduba ĉi-kaze) estas Vitalij Lazareviĉ GINZBURG, legata en la rusa kiel /viTAlij LAzariviĉ GINZburk/, sed tute tolerebla prononco estas ankaŭ laŭlitera /viTAlij LAzareviĉ GINZburg/.
Dankon! Le Hibou 00:32, 23. Okt 2005 (UTC)

Mi proponas neglekti la ido-vikipedion, en kiu estas multaj simplaj kopiaĵoj de urboj el la angla. Laŭ la alŝuta tempoperiodo mi suspektas, ke aliaj urboj kun tekstoj pretiĝis perkomputile. [2], io:Babayevo io:Finlayson, Minnesota. Tiuj artikoloj kun la 100 variantaj vortoj ne gravas. Kaj ne gravas la sola entuziasmulo. Per similaj metodoj ni jam atingintus 50.000 artikolojn. Ili amuziĝu mem sola aŭ duopa. Narvalo 05:53, 26. Okt 2005 (UTC)

Tamen komparu io:Babayevo kaj nian Babajevo... Ĉu ne surbaze de Esperanta versio oni kreis sian?.. Mi ne tute komprenis, kiel vi proponas neglekti ilin: ja li dismetas siajn interviki-ligilojn, kaj eĉ se ni forigadus ĝin en nia VP, robotoj senĉese remetadus ilin. Krome, malgrandaj artikoloj estas tipa labormetodo de malpli grandaj kaj malpli evoluintaj vikipedioj: vidu os:Бабаево kaj teruriĝu. :))) - Slavik IVANOV 11:50, 26. Okt 2005 (UTC)

Eble mi skribis ne klare: neglekti signifas por mi neokupiĝon, malatenton pri io. Mi neniam proponus forigon kaj detruon. Mi nur simple atentis vin ne tro akre okupiĝi pri la afero. Dumtempe mi teruriĝis:)) Narvalo 12:16, 26. Okt 2005 (UTC)

Nu mi ja kun iom da ironio rilatas al la lastatempa eksploda agado en io:. Kaj certe neniam mi planis tro multe okupiĝi pri Ido-vikipedio, sufiĉas por mi la Esperanta, la rusa, la oseta, la kartvela kaj kelkaj aliaj. :)) -- Slavik IVANOV

Ĉu "Mezhdunarodny Nauchny Yazyk" signifas iom en Rusa lingvo? Hieraŭ mi kaj Blama provis traduki tiun frazon, ni pensis ke estas slava lingvo, eble la rusa en latina skribo, kaj tradukis "internacia klera lingvo".Roberto 03:27, 21. Jan 2006 (UTC)

Estas sendube en la rusa — Международный научный язык — kio signifus Internacia scienca lingvo; tamen mi ne imagas tian kombinon en vera uzo. - Slavik IVANOV 00:01, 23. Jan 2006 (UTC)

homaro estas konsiderata relative stabila en la daŭro de unu generacio (ĉ. 20 jaroj). Kion signifas por vi stabila? Nombro de la homaro daŭre kreskas!

Temas pri stabileco de nocioj, valoroj, sistemoj... Oni ja ne vane parolas pri generacioj ĉiam. Do, eblas diri, ke por ĉiu homo ekzistas "ŝtupoj" en disvolviĝo de la homaro, inter 20 kaj 40 jaroj de onia aĝo estas periodo de aktivega vivo, kiam oni konsistigas la aktivegan parton de la homaro, la vican "ŝtupon". Certe ne temis pri puraj ciferoj. Mi ne kontraŭas, se iu ŝanĝos al io pli klara. - Slavik IVANOV 19:02, 21. Feb 2006 (UTC)

subkomprenas Ĉu ne estus pli bona aludas? Narvalo 16:26, 21. Feb 2006 (UTC)

Ne, subkompreni estas speciala verbo kun signifo certagrade diversa disde komprenigi, signifi kaj aludi. Subkompreni -- komprenigi ion, ne esprimante tion rekte; tamen pli forte, ol en la kazo de aludoj (NPIV iom pli vage difinas, sed la senco estas tia). Oni diras homaro, sed temas ne pri deko da homoj -- pri ĉiuj homoj; tion ne eblas vidi nur el la strukturo de la vorto, sed la vorto tion subkomprenas (certe ne aludas). - Slavik IVANOV 19:02, 21. Feb 2006 (UTC)

Baloto pri majuskloj por propraj nomoj redakti

Saluton. Vi indikis ie vian emon trovi kompromisan solvon. Mi iniciatis liston en la balotpaĝo, kiu ne devigas vin ŝanĝi vian voĉdonadon, por indiki ke prefere, oni serĉu pli komunan solvon. Mi invitas vin inskribiĝi en tiu opcian liston. Amike. --Ssire 11:39, 17. Mar 2006 (UTC)

Dankon, ke vi informis. - Slavik IVANOV 13:29, 18. Mar 2006 (UTC)

Raĥmaninov redakti

Sergei Rachmaninoff uzis tiun ĉi nomon en Usono, en la lastaj jardekoj. ĉu uzi tiun formon aŭ uzi la esperantigon el la originala rusa nomo al Sergej Raĥmaninov. Mi apogas la duan version, ĉar ĉiu lingvo uzas alian formon, tiel ni devas ankaŭ el la originala adapti nomon al nia lingvo. Narvalo 17:15, 7. Okt 2006 (UTC)

Jes, vi pravas. De Rachmaninoff estu alidirektilo. - Slavik IVANOV 21:10, 7. Okt 2006 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Slavik IVANOV/Arkivo".