Uzanto:Fojnejo/provejo
Siriuso Vera DUOPA STELO | |
---|---|
Historio de esploro | |
Trovinto | AGC 1 (Alvan Graham Clark) |
Dato de trovo | 1862-01-31 |
Indikoj | treege malfacile observebla |
Duopa eco (Jaro 2020) | |
Orientiĝo θ | 68,07 ° |
Interspaco ρ | 11,193 " |
Observaj datumoj por ambaŭ (Epoko 2000) | |
Rektascencio α | 06h 45m 08,92s |
Deklinacio δ | -16° 42' 58.0" |
Videbla magnitudo (m) | -1,46 |
Konstelacio | Granda Hundo |
Distanco | 8,6 ± 0.04 lj 2,64 ± 0,01 pc |
Paralakso | 379,21 ± 1,58 mas |
Radia rapido | -5,50 km/s |
Movo: | |
je rektascensio | -546,01 mas/j |
je deklinacio | -1 223,07 mas/j |
Aĝo | 238 000 000 j |
Fizikaj ecoj A | |
Videbla magnitudo (m) | -1,46 |
Absoluta magnitudo (M) | 1,43 |
Speco | Ĉefa sekvenco |
Spektroklaso | A1Vm |
Kolorindico (B-V) | 0,01 |
Maso | 2,12 ± 0,06 |
Radiuso | 1,711 ± 0,013 |
Lumeco | 25,4 ± 1,3 |
Surfaca temperaturo | 9 900 ± 200 K |
Kvanto de pezaj elementoj | 0,5 |
Fizikaj ecoj B | |
Videbla magnitudo (m) | 8,53 ± 0,05 |
Absoluta magnitudo (M) | 11,43 ± 0,05 |
Speco | Blanka Nano |
Spektroklaso | DA2 |
Kolorindico (B-V) | -0,120 |
Maso | 0,978 ± 0,005 |
Radiuso | 0,00864 ± 0,00012 |
Lumeco | 0,027 |
Surfaca temperaturo | 25 193 ± 37 K |
Orbitaj ecoj | |
Periodo | 50,1284 j |
Nomoj kaj Numeroj | |
Diversaj nomoj el diversaj kulturoj |
Hundostelo, Aschere, Canicula, Al Shira, Sothis, Alhabor, Mrgavyadha, Lubdhaka, Tenrösei |
Priskribo far Bayer | α CMa (α Canis Majoris) |
Priskribo far Flamsteed | 9 CMa (9 Canis Majoris) |
Bonner Durchmusterung | BD -16°1591 |
Katalogo de brilaj steloj | HR 2491 |
Katalogo far Henry Draper | HD 48915 |
Katalogo de Smithsonian Astrophysical Observatory |
SAO 151881 |
Hipparcos-a katalogo | HIP 32349 |
Tycho-a katalogo | TYC 5949-2777-1 |
FK5-a katalogo | FK5 257 |
LHS-a katalogo | LHS 219 |
GJ-a katalogo | GJ 244 |
Katalogo : Aitken Double Stars |
ADS 5423 |
Katalogo : Washington Double Stars |
WDS J06451-1643 |
Siriuso estas la ĉefstelo de la konstelacio Granda Hundo (α Canis Majoris = α CMa).
Ĝi havas luman videblan magnitudon de −1,46, kaj tial estas la plej brila stelo de la ĉielo. Pro tio ĝi estas fonto de mitoj kaj legendoj.
Ĝi apartenas al la suda parto de la tera ĉielo, sed estas videbla ĝis latitudo de 73 nordaj gradoj. Plej bona videblo estas en decembro kaj januaro, kiam ĝia pozicio kontraŭas tiun de la Suno.
Kvankam Siriuso aperas kiel unu stelo, ĝi vere konsistas el du steloj: Siriuso A estas ĉef-sekvenca stelo, Siriuso B estas blanka nano kun malforta lumo.
Ĝi estas unu el la steloj plej proksimaj al Suno (ĉirkaŭ 8,6 lumjaroj).
Fizikaj karakterizaĵoj redakti
Siriuso A redakti
Siriuso A estas stelo de la ĉefa sekvenco de spektrotipo A1 en la lumokategorio V kun aldona m por metalriĉa. Ĝia maso estas ĉirkaŭ 2,1 oble pli granda ol tiu de la Suno. Dank al interferometraj mezuroj, ĝia diametro estas 1,7 oble pli granda ol tiu de la Suno. La lumpotenco de Siriuso estas 25 oble pli granda ol tiu de la Suno. La temperaturo de la plej supraj tavoloj atingas 10 000 K (Suno: 5 778 K).
La rotacio de la stelo dikigas la spektrajn liniojn pro la Doppler-efekto. Tiu fenomeno eblas ekmezuri la ekvatoran rapidecon. Ĝi estus ĉirkaŭ 16 km/s, kio signifas ke ĝia rotacio daŭras ĉirkaŭ 5,5 tagojn. Tiu ega malrapideco forigas ĉiujn eblecojn mezuri polusan platiĝon. Male la simile granda stelo Vego havas ekvatoran rapidecon je 274 km/s, multege pli rapide, tiom ke aperas ŝveliĝo ĉe la ekvatoro.
La lumspektro de Siriuso A montras dikajn metalajn liniojn. Tio estas pro riĉiĝo de ĥemiaj elementoj pli pezaj ol heliumo, kiel la videblaj sorbaj linioj de la fero. La kvanto de fero kompare al tiu de la hidrogeno en ĝia atmosfero estas tri oble pli granda ol tiu de la atmosfero de la Suno (tiel nomata metalkvanto de [Fe/H]=0,5). Oni supozas ke la granda propocio de pezaj elementoj observitaj en la stela atmosfero ne reprezentas la proporcion en la tuta stelo sed estas pro la supreniro de la pezaj elementej en la maldikan tavolon de la supra parto de la konvekta regiono.
La gas- kaj polv-nuboj, kiuj transformiĝos samtempe en Siruson A kaj Siriuson B, kongrue kun la stela evolua modelo, atingos tiun transformiĝon post ĉirkaŭ 4,2 milionoj da jaro, dum kiu la produkto de energio pro la malrapide komencanta kernofuzio malsuperas, ĉirkaŭ la duono, la liberiĝo de energio pro malvastiĝo. Post dek milionoj da jaro fine ekvilibriĝas la tuta produktita energio pro la kernofuzio. Siriuso A estas hodiaŭ ordinara stelo de la ĉefa sekvenco en kiu hidrogeno brulas. Ĝia energio fontas ĉefe pro la Bethe-Weizsäcker-Ciklo en kerna temperaturo ĉirkaŭ 22 000 000 K. Pro la altega temperatur-kondiĉio de la fuzi-meĥanismo, la transporto de la produktita energio en la kerno estos plej parte konvekta. Ekster la kerno, la transporto de energio estas radia, ĝis sub la plej supra stela tavolo en kiu ĝi denove estas konvekta (vidu ankaŭ stela strukturo).
Siriuso A finuzos sian hidrogen-stokon dum la venonta miliardo da jaro, Ĝi iĝos tuj poste ruĝan giganton kaj ĝi finiĝos kiel blanka nano 0,6 sun-masa.
Siriuso B redakti
Prezento redakti
Siriuso B, la treege malbrila kunstelo de Siriuso A, estas la plej proksima blanka nano apud la sun-sistemo. Ĝi estas nur tiel granda kiel la Tero kaj, pro ĝia proksimeco, ĝi estas unu el la plej studitaj blankaj nanoj. Ĝi havis gravegan rolon en la malkovro kaj la priskribo de la blankaj nanoj. Ĝia observado estas bedaŭrinde treege malfaciligita pro blindigeco de la tuj najbara Siriuso A. Siriuso B havas 98 % mason de la Suno sed nur 2,7 % ĝian brilecon.
Malkovro redakti
Friedrich Bessel rimarkis en 1844a, post sintezo de plurjaraj observadoj, ke la propra movo de Siriuso ne estis laü linio. Li ligis tiun fuŝmovon al la influo de najbara stelo kiu rondiras ĉirkaŭ ĝi kaj kies rondiro daŭras duonjarcenton. Mirinde, kvardekon da jaro post la antaŭvido de William Herschel, oni montris la ekziston de fizike ligita duopaj steloj. Sed la ĝisnun konataj duopaj steloj havis du aŭ pli da videblajn komponantojn. Ke la supozita kunstelo de Siriuso ne estu ĝisnun vidita de iu ajn ne timigis Bessel : « Ke aro da steloj estu videblaj, pruvas evidente nenion kontraŭ la ekzisto de aro da nevideblaj steloj. »
Christian Peters, en 1851a, proponis, en sia tezo, la rondirad-daüron de la kunstelo je 50,093 jaroj kaj ĝian mason pli ol ses Jupitermaso, konstatis fortegan ekscentrecon de la orbito kaj kalkulis efemeridon kiu antaŭvidis ĝian estontan pozicion. Eĉ per tiu helpilo, neniu ekobservis ĝin, ĝis la 31a de januaro 1862a kiam Alvan Graham Klark, unu el la filoj de Alvan Klark, Boston-a instrument-konstruisto, provis ĵus finkonstruitan lenson por objektivo celante Siriuson kaj konstatis : « Patro, Siriuso havas kunstelon ». Ekde tiam li plu observadis Siriuson B, kiu laŭ sia orbito, malproksimiĝis ĝis 1870a kaj denove proksimiĝis al Siriuso A ktp. Ekde tiam li observadis diverse kaj multe, li malkovradis kaj li mezuradis.
Nunaj konoj redakti
Siriuso C redakti
Siriuso A kaj B kiel duopa stelo redakti
Siriusaj movoj redakti
Propra movo redakti
Siriusa stelamaso redakti
Movo rilate al la Suno redakti
Videblecoj redakti
Komparo de ĝia brilo kun tiu de aliaj steloj redakti
Siriuso tra la tempo redakti
Origino de la nomo redakti
La plej malnova tradicia mencio de Siriuso (helene Σείριος, Seirios) aperas en la 7a jarcento a.K. en la Heziod-a verko Laboroj kaj Tagoj. La origino de la nomo estus ligita al diversaj signifoj : Leŭkozo (la blankulino) nomas unu el la sirenoj (Seirenes) de la helena mitologio. La ebla ligo de Siriuso al trembrila blanka lumo estas tiom diskutita kiom la traduko de Seirios kies senco estus trembrile varmega kaj fajra. Laste estus alia ligo kun la hindeŭropa radiko *tueis-ro kies senco estus svingiĝi aŭ trembrilegi. Sed kelkaj fakuloj tute ne konsentas kun tiu lasta ebleco.
Siriuso sine de aliaj kulturoj redakti
Egiptoj redakti
Sumeroj kaj Mezopotamio redakti
Helena kaj Romia periodoj redakti
Nordameriko kaj Ĉinio redakti
Insuloj de la suda hemisfero redakti
Siriuso ĉe la Dogonoj redakti
Siriuso aperas mirige kiel gravega stelo ekde la prahistoria epoko en la mitoj, en religioj kaj en la kutimoj de diversaj kulturoj en kiuj nur maloftaj spuroj nun atingeblas.
Tiu graveco daŭris ĝis la Mezepoko dum kiam Tomaso de Akvino klopodis reordigi la stelaron laŭ kristana vidpunkto. Interalie li vidis la tri stelojn de la Balteo de Oriono kiel la Tri reĝojn kaj Siruson kiel la Stelon de Bet-Leĥem.
La nunaj astronomoj asertas ke la ŝajna lumeco de Siriuso ŝanĝiĝis vere malmulte en la antikveco kaj restis je -1,41 mag. La tiama malproksimeco ĉirkaŭis 8,8 lumjaroj. Tiu graveco aspektas kiel granda mistero.
Se la antikvaj aŭtoroj pravas, la homaro estis atestantoj de la evoluo de Siriuso de brilege ruĝa stelo (ĉirkaŭ -13 mag (tiom kiom la plena Luno) antaŭ 15 000 jaroj) al nuna blankeca stelo. Tiu graveco tuj klaras.
Problemo de la koloro de Siriuso redakti
Nun ĝi aspektas blanka-blua. Sed laŭ diversaj fontoj ĝi aspektis ruĝa.
Mitoj de la Ĝemeloj redakti
Laŭ Mircea Eliade, la mitoj respegulus ia-maniere neklarigeblajn observaĵojn.
Nome la mito de la ĝemeloj kiu inter alie aperas sub la formo de la legendo de Gilgameš. Tiu rakonto priskribas la vivon de du ĝemeloj unu blanka kaj eterna la alia ruĝa kiu mortas. Ĉu ne priskribo de la eterna stelo, nome la Suno kaj la ŝanĝo de la koloro de treege videbla ruĝa stelo al blanka-blua stelo videbla nur nokte, nome Siriuso?
Aliaj legendoj priskribas ruĝegan stelon, videblan dum la tago apud la Suno, kiu iom post iom malaperis.
Interalie la mito de la Ĝemeloj, Kastoro kaj Polukso, Laŭ pluraj aŭtoroj, Kastoro mortis kaj Polukso plu vivis. En la ĉielo, la du steloj estas najbaraj, kiel iam Siriuso kaj la Suno, kaj apartenas al la konstelacio Ĝemeloj. Kial ne ligi la sorton de Kastoro al la ne klariglebla evoluo de la lumeco de Siriuso?
Praobservadoj redakti
Ĉe la Egiptoj la inundoj de la Nilo estis anoncitaj post la kosmoapero de Siriuso. Tio eblis nur se Siriuso estis multe pli brila ol hodiaŭ (kvazaŭ tiom kiom la plena Luno).
Laŭ Marcel Griaule, la popolo Dogono jam konis, nudokule, la ĉeeston de Siriuso B, malkovrita nur ek la XIXa jarcento en Eŭropo per teleskopo. Sed Siriuso B estas blanka nano do restaĵo de ruĝa giganto. La Dogonoj konstatis nur ke ĉiuj 50 jaroj ĝia lumeco forte ŝrumpis kaj revenis al la antaŭa lumeco post unu jaro. Ilia klarigo estas ke doktoro kuracis tiun gravegan stelon dum unu jaro. La nunaj pristudoj montras ke ruĝa giganto iĝas pirforma pro la proksima najbareco de la kunstelo. Do dum la rondiro, la pinto de la piro celas nian observdirekton. Ĉar ĝi pli malproksimas al la centro de la ruĝa giganto, ĝi varmas malpli ol la cetero de la ekstera tavolo do ĝi malpli brilas. Tiu ŝrumpo de brileco estis videbla dum proksimume unu jaro. Hodiaŭ eblas rekonstrui la situacion sed kompreneble tute ne plu estas observebla por Siriuso, sed sur aliaj duopaj steloj kiuj estas nun en la iama stato de Siriuso.
La nunaj astronomoj asertas ke la ŝanĝo de koloro tute ne eblas en nur 2 000 jaroj. Sed se Siriuso estis de ĉiam ruĝa stelo ek de kiam la homaro observis la ĉielon kaj ŝanĝiĝis dum la lastaj 12 000 jaroj kaj eĉ pli antaŭe, tio estas kredebla ĉar tiu limo ne plu ekzistas. -->