Tiu ĉi alvoko estas ankoraŭ nur malneto; kompreneble simpla alvoko ne sufiĉas sed devas esti akompanata de pliaj konsideroj kaj precipe helpoj al la kunlaboremuloj.


Alvoko: Esperanto-artikoloj en Vikipedioj

Vikipedio estas libera enciklopedio en la intereto, pri multaj temoj. Kaj Vikipedio ekzistas en multaj lingvoj, ne nur Esperanto. Fakte, Vikipedio fariĝas pli kaj pli grava en Esperanto-informado: Tre multaj homoj, junaj kaj maljunaj, lasas sin klerigi prefere de Vikipedio. Kiam oni serĉas „Esperanto“ en Google, la unua aŭ maksimume kvina trafo estas la koncerna artikolo en la nacia Vikipedio.

Bedaŭrinde multaj nacilingvaj artikoloj pri Esperanto estas ankoraŭ malgrandaj aŭ malbonaj. Ni opinias ke la Esperanto-movado strebu fari tiujn artikolojn pli bonaj, ĉar: Se homoj vidas ke ekzistas bonaj artikoloj pri Esperanto, ili ricevas pli bonan impreson pri Esperanto (kaj la Esperanto-movado).

Gravaj artikoloj estas la nacilingvaj artikoloj pri ekzemple tiuj ĉi temoj:

  • Esperanto
  • Historio de Esperanto
  • Universala Esperanto-Asocio (UEA)
  • la aktuala prezidanto de UEA (Probal Dasgupta)
  • via nacia Esperanto-asocio
  • interlingvistiko

Artikolo estas kvalita per:

  • Deca, adekvata lingvaĵo
  • Multaj, bone strukturitaj informoj
  • Ligiloj al aliaj artikoloj
  • Retligiloj
  • Informoj pri literaturo
  • Indiko de viaj fontoj
  • Multaj sed taŭgaj fotoj; vi povas ricevi ilin per Wikimedia Commons senprobleme

Ni alvokas vin:

  • Lernu kiel kontribui al Vikipedio. Helpoj pri tio estas:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Enhavo aŭ la "Manlibro pri Vikipedio", redaktita de Yves Nevelsteen, havebla en Esperanto-libroservoj

  • Petu helpon se vi bezonas ĝin.
  • Kunlaboru kun aliaj esperantistoj en via nacia lingvo.
  • Faru almenaŭ malgrandajn plibonigojn, laŭ viaj tempo kaj povo
  • Orientiĝu laŭ jam ekzistantaj bonaj artikoloj en la esperanta Vikipedio aŭ nacilingvaj Vikipedioj (ekzemple la germana)
  • Konsideru Vikipedio-tradukadon en kursoj kaj renkontiĝoj.
  • Disvastigu tiun ĉi alvokon.

Alvokantoj: Ziko van Dijk, historiisto (Vikipediisto:Ziko) Chuck Smith, programisto (Vikipediisto:Chuck SMITH) XXX