Vác

Hungaria urbo

Vác [vAc] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Vác, kies administra centro estas. Vác estas ankaŭ sidloko de diocezo. La loknomo estas slovake Vacov, germane Waitzen.

Vác
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 34 040  (2023) [+]
Loĝdenso 552 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 47′ N, 19° 8′ O (mapo)47.77527777777819.131111111111Koordinatoj: 47° 47′ N, 19° 8′ O (mapo) [+]
Alto 146 m [+]
Areo 61,63 km² (6 163 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Vác (Pest)
Vác (Pest)
DEC
Vác
Vác
Situo de Vác

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vác [+]
vdr
"Pinta turo" en Vác

Situo redakti

La urbo situas en maldekstra bordo de Danubo sub montoj (la plej suda hungara monto el Karpatoj), laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Bratislavo, aŭtoŝoseo M2 preteriras. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas. La urbo troviĝas en la mezo inter Budapeŝto kaj Danubkurbiĝo.

Historio redakti

Stefano la 1-a (Hungario) fondis episkopejon en 1004. La komunumo dum la tatara (1241) kaj turka eraoj senhomiĝis, sed ekde la sekva jaro ĝi tuj rekonstruiĝis. Dum la hungara renesanco (Matiaso la 1-a (Hungario)) Vác estis ne nur eklezia, sed ankaŭ arta, komerca kaj scienca centroj. Ekde 1544 ĝis 1686 la turkoj dominadis en la urbo, sed en tiu periodo okazis ankaŭ hungaraj periodoj. Sekvis la baroka rekonstruo, precipe la eklezio estis la motoro. Epidemio pri pesto okazis en 1740. Maria Tereza vizitis la urbon en 1764, honore al ŝi triumfarko konstruiĝis, kiu estas unusola en Hungario. Dum la unua parto de la 19-a jarcento la vaporŝipo kaj la vaportrajno (1846) ekfunkciis en Vác. Poste la fervoja linio daŭriĝis al Bratislavo. Dum la Hungara revolucio de 1848 apud Vác okazis dufoje bataloj. En 1855 malliberejo ekfunkciis. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo kaj konsilantrajta urbo. Post la 1-a mondmilito la lernejoj estis evoluitaj.

Dum la socialisma erao oni fondis grandajn uzinojn. La plej menciinda estas uzino pri cemento, kiu draste poluis la urbon. Nuntempe katolika altlernejo estis fondita.

La urbo havas elstaran futbalan kaj manpilkan klubojn.

Esperanto redakti

Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaro Börzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.  

 
Katedralo de Vác
 
La unusola triumfarko de Hungario en Vác

Eduko redakti

Vidindaĵoj redakti

Sakralaj vidindaĵoj redakti

Profanaj vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Famuloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Vác.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Vác.

Famaj nomportantoj redakti

Esperanto redakti

Estas delegito de UEA kaj gastiganto de Pasporta Servo tie.

Referencoj redakti