Václav Talich

Václav Talich (naskiĝis la 28-an de majo 1883 en Kroměříž - mortis la 16-an de marto 1961 en Beroun) estas unu el plej elstaraj ĉeĥaj dirigentoj.

Václav Talich
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1883 (1883-05-28)
en Kroměříž
Morto 16-an de marto 1961 (1961-03-16) (77-jaraĝa)
en Beroun
Tombo Městský hřbitov Beroun
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Praga konservatorio
Familio
Infano Václav Talich
Parencoj Jan Talich
Jan Talich
Okupo
Okupo dirigentopedagogokoncertmajstro • muzikinstruisto • muzikistoviolonisto
vdr

Lia sorto estas ligita precipe kun orkestro de Nacia teatro kaj kun Ĉeĥa filharmonio, kies interpretan arton li levis je mondnivelo. En la jaroj 1919-1950 li plej multe engaĝiĝis en kreado de ĝia repertuaro kaj en realigado de gramofonaj registraĵoj. En la jaro 1946 li fondis faman Ĉeĥan kamerorkestron. Kiel dirigento li agis ankaŭ en Svedio, Skotlando kajSlovakio. Li estas instruisto de multaj eminentaj ĉeĥaj kaj eksterlandaj interpretoj. En la ja ro 1957 li estis nomumita Nacia artisto.

Elekto el de li direktitaj registraĵoj estas eldonata de la ĉeĥa eldonejo Supraphon kiel "Václav Talich Special Edition".